Novaĵoj

KER-ekzamenoj en 2016

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-13 16:43:29

Ni informas vin, ke en 2016 ni okazigas ne NUR unu grandan tutmondan ekzamenon, sed provas lanĉi ankaŭ tri-kvar malpli grandajn sesiojn. Ni elektis ekzamentagojn, en kiuj jam certe okazos loka ekzameno al kiuj eventoj povas aliĝi aliaj ekzamenlokoj. Ni alvokas ĉiujn, kiuj ŝatus en sia urbo, regiono aŭ klubo okazigi sesion, ili rigardu la subajn datojn kaj decidu al kiu tago ili ŝatus havi rajton kunorganizi ekzamenojn.

La kondiĉojn por okazigi sesion kaj anonci sian intencon por tio vi trovas sur la paĝo, kreita por la ekzamenorganizantoj.

Post la ricevo de plenigita pet-formularo ni kontrolas la kondiĉojn kaj kiam la decido estas pozitiva, ni lanĉas la sesion kaj eblos komenci la aligojn de la kandidatoj.

Dato Ĉefloko eblaj tipoj Limdato por peti sesion Limdato por aliĝi  en Eŭropo - Ekster Eŭropo
         
16a de aprilo           Greziljono (FR) S-P-K 1a de februaro EU: 1a de aprilo  -   Ne EU: 15a de marto 
4a de junio      Tutmonde S-P-K 1a de marto EU: 10a de majo  -   Ne EU: 15a de aprilo
29a de julio* Nitro (SK) - UK       S-P-K 1a de majo EU: 1a de julio    -    Ne EU: 15a de majo
25a aŭ 26 de aŭgusto   Itala Kongreso     S-P-K 1a de junio             EU: 15a de julio  -       RIM: tiu sesio ankoraŭ ne certas

23-24 septembro* 

10a de decembro

Poznan, PL

Meksiko 

S-P-K

S-P-K

1a de aŭgusto

1a de junio

EU: 1a de oktobro   -   

EU: 15a de oktobro      Ne EU: 25a de septembro

* Nur en tiuj lokoj estas kompleksa sesio. Aliloke en la sama tago eblas nur skriba sesio. 

Ni stimulas ekstereŭropajn landojn okazigi printempan sesion prefere en aprilo, por ke la atestiloj pretiĝu antaŭ UK kaj povu esti transdonataj dum la 101-a kongreso en Nitro. 

Aliĝilojn por la jam aprobitaj sesioj vi trovas ĉi tie: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj . Bonvolu ne lasi la petojn kaj aliĝojn al la lasta minuto.

Ĉiujn informojn pri la KER-ekzamenoj vi povas trovi ĉe la ekzamenpaĝo kaj en ties subpaĝoj

Se vi havas demandon, bezonas helpon por decidi, bv. kontakti Katalin Kovats, organizanton.

Nia nova projekto: EKPAROLU! Al la listo Ni serĉas helpon por la studentoj de Poznan

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.