Novaĵoj
Nova raporto pri la registritaj kursoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-26 11:39:01
Komence de oktobro ni publikigis anoncon por peti vin registri la kursojn, kiujn vi gvidas. Samtempe ni fermis la sekcion de INSTRUMATERIALOJ kaj la aliron ebligis nur al la kolegoj, kiuj gvidas registritan kurson, estas kontribuantoj de la sekcio aŭ subtenis finance la paĝaron.
...
Sukcese finiĝis nia dujara Grundtvig-projekto
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-15 16:44:05
En la pasintaj du jaroj kvar Esperanto-organizaĵoj partoprenis la Grundtvig-projekton "Kultura diverseco kaj multlingvismo de Eŭropo - kiel lerni pri ili?”.
La kunlaborantoj estis
• Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz),
• Fondaĵo Edukado.net (Hago, Nederlando)
• Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio-Herzberg am Harz) kaj
• Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario-Budapeŝto).
La ĉefa celo...
Nova kurso pri Frislando en la KLERIGEJO
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-11 12:10:59
Ni informas vin, ke post dujara laboro, kadre de Grundtvig-projekto, ni povas prezenti al vi unu el la ĉefrezultoj de la laboro, kiun efektivigis la teamo de nia retejo.
Kun niaj kunlaborantoj, la membroj de frisaj muzikgrupoj Kapriol' kaj Kajto, kun la helpo de Sylvain Lelarge, Arjen-Sjoerd de Fries, Luit Staghouwer kaj Roel Haveman, Katalin Kováts kompilis kaj enretigis 10-lecionan kulturan retan kursomaterialon, riĉigitan de film- kaj sonregistraĵoj kaj ilustritaj tekstoj. La lecionoj pri Frislando, ties kulturo, lingvo, lingvopolitiko, muziko, sportoj, bestoj, lukto kontraŭ la marakvo ktp.. estas elŝuteblaj en ajna vicordo. La...
Saluto al la instruistoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-05 00:15:34
Okaze de la Monda Tago de Instruistoj
per memfarita bukedo mi kore salutas ĉiujn, kiuj instruas, faras pedagogian
kaj edukan laboron, transdonas sciojn kaj lertojn
ĉu al infanoj, ĉu al junuloj ĉu al plenkreskuloj.
Havu ni ĉiuj pliajn fortojn, energion kaj sukcesojn,
ricevu foj-foje rekompencajn ridetojn kaj dankvortojn.
Mi mem aparte dankas nun ĉiujn, kiuj dediĉas sian tempon
por la instruado...
Nur 31 Esperanto-kursoj en la tuta mondo
Kategorio: Movado; Dato: 2015-10-03 20:58:23
Laŭ nia registrado funkcias momente 23 movadaj kaj 8 lernejaj kursoj en la mondo.
Espereble la vera situacio estas multe pli bona.
Se oni ne raportas pri sia agado, ni ne povas referenci al la kursoj, nek pruvi, ke jes...