Novaĵoj

Okazigu KER-sesion en via urbo

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-02-29 11:55:02

Edukado.net, komisiita de UEA, ankaŭ en 2016 organizas KER-ekzamenojn. 

 

La plej proksimaj tri ekzameneventoj okazos en aprilo, junio kaj julio.

La 16an de aprilo en Francio / Greziljono/ kaj en Rusio / Moskvo. 

La 4an de junio okazos la 5a Tutmonda ekzamentago, al kiu aliĝis jam 9 urboj de 8 landoj.

La tria ekzamenperiodo estos dum la Universala Kongreso en Nitro, Slovakio,

la 29an de julio.

Al ĉiu menciita ekzamentago eblas kupli ekzamenojn en aliaj lokoj.

Se vi volas okazigi en via urbo KER-sesion,

  bonvolu senprokraste kontakti Katalin Kovats aŭ rekte plenigi la petformularon.

Por aprobi vian peton necesas, ke vi havu minimume 5 kandidatojn el ajna nivelo.  

Aliĝi al la ĉi-jaraj sesioj eblas ĉi tie.

 

Estus bone se en kiel eble plej multaj organizaĵoj kaj kluboj oni opinius necese ekzameniĝi

kaj tiel pruvi ankaŭ en sia medio la gravecon de Esperanto.

La konsilio de Eŭropo kaj la Asocio de Lingvoinstruistoj kaj Testistoj de Eŭropo (ALTE) agnoskis jam niajn ekzamenojn.

Ni deziras, ke ili ankaŭ en nia komunumo estu gravaj kaj prestiĝaj. 

Inter la jaro 2008 kaj 2015 entute ekzameniĝis sukcese 1687 kandidatojn el 66 landoj. 

Pli detalajn informojn pri ili vi povas trovi ĉi tie kaj en la statistika paĝo troveblas ankaŭ laŭjaraj statistikaĵoj.  


 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Ĉiujn informojn pri la KER-ekzamenoj vi povas trovi ĉe la ekzamenpaĝo kaj en ties subpaĝoj

Rezultoj de la februara RISKO-ludo Al la listo Dum UK vizitu la KER-ekzamencentron en Hungario

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.