Novaĵoj
Okazis ankaŭ RISKO-ludo dum la 27a Eŭropa Rendevuo
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-11-16 19:09:49
La 14an kaj 15an de novembro ankaŭ edukado.net kontribuis al la programoj de la 27a Eŭropa Rendevuo, semajnfina renkontiĝo en Stella Plage, en la norda parto de Francio. La jam tradician programon partoprenis 67 personoj ĉefe el Francio, sed ankaŭ el Belgio, Britio kaj Nederlando. La komencon de la kunveno ombrigis la atencoj en Parizo, pri kiuj la novaĵoj atingis plurajn el la partoprenantoj survoje aŭ jam surloke, kelkaj eĉ devis rezigni pri sia vojaĝo, timante traveturi Parizon. La kunvenintoj per minuta silento esprimis siajn kondolencojn.
La kernon de la programo donis 4...
RITE-trejnado kaj foruma fadeno pri DUOLINGO
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-11-08 16:56:37
Kadre de la reta porinstruista trejnado ĉe edukado.net (RITE), la 8an de novembro okazis skajpa seminario pri Duolingo. La eventon partoprenis 9 personoj el 8 landoj.
La gasto estis Chuck Smith, usonano, loĝanta nun en Germanio, la ĉefmotoro de la furora kaj nekredeble sukcesa reta Esperanto-kurso Duolingo.
La kunvenon kunvokis kaj gvidis Katalin Kovats, el Nederlando, partoprenis ritestudentoj el Argentino, Aŭstralio, Francio, Germanio, Hispanio, Senegalo, Svislando kaj Vjetnamio.
Post la sinprezentoj de la ĉeestantoj kaj mallongaj raportoj pri siaj spertoj pri Duolingo, Chuck Smith navigante sur la diversaj paĝaroj vidigis al...
RISKO: denove Melnikov
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-11-01 16:41:01
En la oktobra ludo de RISKO denove gajnis Valentin Melnikov el Moskvo. Ĉar li rajtis ricevi premion en la pasinta monato, lia nuna premio transiras al samlandano, Jurij Karcev ( yuka_uln ), la plej bona, ĝis nun ne premiita, ludanto. La elektitan donacon Jurij ankoraŭ ne komunikis al la redaktejo.
Korajn gratulojn al ili ambaŭ.
La ludon en oktobro partoprenis 130 personoj, estis nur 3 novaj...
Forpasis Ewa Bondar
Kategorio: Movado; Dato: 2015-10-27 10:05:14
Kun tristeco ni informas vin, ke la 27an de oktobro 2015, en sia hejmo forpasis Ewa Bondar, tre konata pola Cseh-instruisto.
Ewa Bondar naskiĝis la 26an de aŭgusto 1922 en Bjalistoko. Ŝi eklernis Esperanton en sia 60-a jaraĝo kaj tre baldaŭ akiris de Pola Esperanto-Asocio ateston pri instruado. Ewa Bondar partoprenis la Cseh-seminarion, gvidatan de la fama Cseh-instruistino Audrey Childs-Mee en 1985 kaj decidis studi kaj apliki la metodon. Post sia fina ekzameniĝo pri la metodo en 1987 ŝi fariĝis kunlaborantino de Mila van der...
Nova raporto pri la registritaj kursoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-26 11:39:01
Komence de oktobro ni publikigis anoncon por peti vin registri la kursojn, kiujn vi gvidas. Samtempe ni fermis la sekcion de INSTRUMATERIALOJ kaj la aliron ebligis nur al la kolegoj, kiuj gvidas registritan kurson, estas kontribuantoj de la sekcio aŭ subtenis finance la paĝaron.
...