Novaĵoj

Internacia EAQUALS kvalit-rekono por E-instruado en la Jagelona Universitato

Kategorio: Movado; Dato: 2016-05-27 22:36:00


La Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato ricevis internacian nemovadan kvalit-rekonon de EAQUALS.
EAQUALS estas internacia organizaĵo pri plej altaj kvalit-normoj en instruado de fremdaj lingvoj. Ĝi estas registrita en Britio. EAQUALS konfirmas altan kvaliton de la instru-lerna procezo rigardata tutece, kiel instruado, ekzamenado, lernado kaj multaj aliaj gravaj elementoj ligitaj kun lingvoinstruado.

EAQUALS partoprenas en laboroj de la Konsilio de Eŭropo, ĝi ankaŭ estas konsultata de la Eŭropa Komisiono pri aferoj rilataj al lingva edukado.

En la Jagelona Universitato estas instruataj pli-malpi 100 fremdaj lingvoj, sed 11, inter ili Esperanto, estas plej larĝe disponigataj en la granda fremdlingva fako de la universitato, kiu nomiĝas Jagelona Lingva Centro. Nur tiuj lingvoj celis (laŭ la rekomendo kaj kun forta apogo de la vic-Rektoro pri Didaktiko) kaj akiris la Eaquals-kvaliton. 

La signifo por Pollando
La Jagelona Universitato estas la unua universitato en Pollando, kies lingvoinstruado ricevis tiun prestiĝan kvalit-markon. Tiu fakto malfermas la vojon al la fremdlingvaj fakoj de aliaj polaj universitatoj. Jam kelkaj petis ĉi-rilatan helpon de la Jagelona Lingva Centro.

La signifo por Esperanto
Laŭ konataj dokumentoj, la Jagelona Universitato estas la sola mondskale (kaj verŝajne la unua) supera lernejo, kies E-instruado havas la internacian Eaquals-markon (de iom pli longa tempo slogano de la Jagelona Lingva Centro estas “Ni estas aliaj” ). Esperanto troviĝas en la listo de la 30 lingvoj, kies instruado akiris ie en la mondo la prestiĝan Eaquals-kvaliton. Tio estas grava por E-o, ĉar montras, ke
la lingvo povas esti traktata tute same, kiel aliaj, etnaj lingvoj, kaj ke ĝia instruado povas atingi saman, internacie rekonatan nivelon kiel la angla, germana k.a.
La fakto de la bazita sur la plej modernaj normoj internacia rekono de la E-instruado, kiu jam realiĝis en granda universitato, povas malfermi la vojon al movadaj institucioj instruantaj E-on.

La E-instruado en la Jagelona Universitato estas realigata de Maria Majerczak.

Gratulojn kaj dankon al ŝi pro la informoj. 

RISKO: denove brilanto brilis en la pasinta monato Al la listo Post DUOLINGO EKPAROLU!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.