Novaĵoj

Du venkintoj en la novembra RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-11-30 19:15:22

En la novembra ludo de RISKO partoprenis 130 personoj, same kiel en oktobro. Inter tiuj ludantoj estis 12 novaj riskemuloj. Multaj el ili ekprovis la ludon danke al la ĉeesta RISKO-ludo, gvidita de Katalin Kováts en semajnfina aranĝo en norda Francio.  Malgraŭ tio, ke en la fino de novembro la venkintoj estas por ni ĉiuj konataj, dum la monato, de tago al tago, ni kun streĉo sekvis la konkuradon de niaj ludantoj. En la ĉi-monata ludo je la unua loko finis du ludantoj, euxgeno ( Eŭgeno Liĉaŭka ...

Legi pli...

Aŭskultu la Esperantan Retradion por perfektiĝi en la lingvo

Kategorio: Movado; Dato: 2015-11-27 17:47:49

Tiu ĉi informo temas ne pri jubileo, ne pri novaĵo, simple pri multjara, modela agado cele al la plibonigo de la aŭskulta kompreno de esperantistoj.  Ĉi-sube ni deziras atentigi la legantojn pri netakseble valora ĉiutaga materialo, pere de kiu esperantistoj povas akiri informojn, riĉigi sian vortprovizon, trejni siajn orelojn kaj alkutimiĝi al prenado de ĉiutaga lingva nutraĵo.  Temas pri la artikoloj, aperantaj ĉiun tagon en la Esperanta Retradio (ERR), privata iniciato de la gvidanto, Anton Oberndorfer. A. Oberndorfer fondis ERR en la jaro...

Legi pli...

Raporto pri la 47a ALTE-konferenco

Kategorio: Movado; Dato: 2015-11-26 12:17:15

Raporto de Zsófia Kóródy pri la 47a ALTE-konferenco 11-13 novembro 2015 Perugia, Italio Ĉeftemo: La koncepto de kvalito en la lingvotestado La 47a ALTE-konferenco en novembro 2015 okazis en Perugia, Italio kaj estis organizita de la Lingvotesta Centro de la Universitato por Eksterlandanoj (Universita per Stranieri di Perugia). Ĝia ĉeftemo estis la certigo de kvalito en la lingvotestado kaj taŭgaj metodoj de kvalitkontrolado. Partoprenantoj venis ne nur el multaj eŭropaj landoj, sed ankaŭ ekz. el Turkio, Afriko kaj Usono, ĉar multaj ekstereŭropaj...

Legi pli...

Jam 200 mil kursanoj ĉe DUOLINGO

Kategorio: Movado; Dato: 2015-11-24 11:13:16

Hodiaŭ, la 24an de novembro 2015 aliĝis la 200.000a Esperanto-lernanto ĉe Duolingo . Proksimume mil personoj aliĝas kaj 150 personoj finas la kurson ĉiutage.  Ni kore gratulas la kunlaborantojn! Pri la ĉefa kunordiganto, Chuck Smith, kaj la reta kurso vi povas legi en la decembra numero de la revuo Esperanto .  Ni petas ĉiujn instruantojn kaj kursgvidantojn elpensi manieron trovi tiujn novbakitajn Esperanto-parolantojn kaj envolvi ilin en la lokajn klubojn kaj...

Legi pli...

Denove pri la registrado de KURSOJ

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-11-23 12:06:44

  Danke al nia aŭtuna kampanjo bele kreskas la nombro de registritaj lernejaj kaj movadaj kursoj.  Ni havas nun preskaŭ 90 registraĵojn pri movadaj kursoj kaj 32 pri lernejaj, oficialaj kursoj.  Eĉ se la kresko de ties registrado estas granda, la finaj nombroj de kursoj kaj landoj ankoraŭ ne estas kontentigaj.  Se viaj kursoj ne estas ankoraŭ registritaj, bv aldoni informojn en la KURSEJO.  Se vi scias...

Legi pli...

1 ... 59 60 61 62 63 64 65 66 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.