Novaĵoj

Agado de edukado.net dum UK en Nitro

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-07-19 07:23:50

Post kelkaj tagoj komenciĝos la 101-a Universala Kongreso en la slovaka urbo Nitro. 

Edukado.net denove aktive partoprenos en la programoj. Por sciigi al vi, kie vi povas trovi nin, ni listigu nian agendon. 

La unuan vesperon, sabaton ni funkciigos du tablojn en la movada foiro. Tiun de nia retejo kaj tiun de la KER-ekzamenoj. Eblos informiĝi pri la laboro de la paĝaro, starigi demandojn, akiri la libreton Poŝamiko, kiu estos la enirbileto al niaj paroligaj kursoj, ktp. Ĉe la tablo de KER-ekzamenoj oni povos rezervi lokon por la parolaj ekzamensesioj, aŭ eĉ aliĝi al la ekzamenoj. 

Dimanĉon, post la oficiala malfermo, ni ekdeĵoros en la KER-oficejo. Ĉi-jare ni disponos pri aparta ejo, kie eblos aranĝi la KER-aferojn kaj kie okazos ankaŭ la individuaj parolsesioj. La oficejo estos ofte malfermita, sed necesos atenti, dum ekzameno ne eblos eniri. La malfermajn horojn por aliaj ekzamenaferoj ni indikos sur la pordo.

Lundo estos plena tago. Unue, en la tria parto de la programserio KLERIGA LUNDO Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge gvidos trejnseminarion por GEONKLOJ,  kiuj interesiĝas pri la projekto EKPAROLU! aŭ eĉ volas partopreni en ĝi kiel onklo aŭ onklino. 

Tuj poste okazos la unuaj paroligaj kursoj. Katalin gvidos tage du, entute 8 diversajn, sinsekvajn lecionojn por komencantoj, dum Sylvain en la sama tempo gvidos ĉiun tagon du similajn paroligajn lecionojn por mezniveluloj.

Kutime lundon posttagmeze okazas nia METIEJO, renkontiĝo de la redaktoro kun la membroj de edukado.net, sed bedaŭrinde ĉi-jare tio ne povos okazi, ĉar ni ne ricevis senpage la ejon kiel antaŭe kutime kaj poste ni mistrafis la mendeblon. 

Mardo estos la Tago de Lernejo. Post la matenaj du-du paroligaj kursoj Katalin prelegos pri la projekto EKPAROLU! en la aranĝo de ILEI. 

Merkredo estos ekskursa tago dum la kongreso. Katalin gvidos grupon al Hungario. La trideko da partoprenantoj vizitos sub ŝia ĉiĉeronado la budapeŝtan ekzamencentron ITK / ORIGO, kie la du direktoroj prezentos la instituton kaj ties laboron. La partoprenantoj povos spekti modelitan parolan ekzamenon, mem provi aŭdkomprenan teston kaj aŭskulti prelegon pri la korektado kaj poentumado de testoj, kun la eblo vidi siajn iamajn testojn. 

Ĵaŭdon, denove okazos matenaj paroligaj kursoj, kaj posttagmeze Katalin ĉeestos kiel membro la publikan kunsidon de la Akademio de Esperanto

La plej eventoplena tago estos vendredo. Tiam post la matenaj paroligaj kursoj, okazos la ekzamentago, aŭdkomprenaj testoj, skribaj testoj kaj individuaj parolsesioj de mateno ĝis la 18a horo. 

Daŭrigo de la ekzamenoj povos ankoraŭ okazi sabaton, post la ferma ceremonio. 

Dum la kongresa semajno ni provos raporti pri la eventoj al tiuj, kiuj ne povos ĉeesti la kongreson kaj kore invitas la ĉeestantojn paropreni niajn aranĝojn kaj renkontiĝi kun ni.

Bonan kongresan semajnon al ĉiuj, Katalin Kovats, redaktoro. 

Aperis la nova versio de lernu.net Al la listo Denove Brilanto venkis en RISKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.