Novaĵoj

Entute 137 ekzameniĝintoj dum la 5a Tutmonda Ekzameno

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-06-27 10:42:38

Ni informas vin ke la 4an de junio okazis la dua turno de la 5a Tutmonda Ekzameno. 

La sesio disvolviĝis en 15 urboj de 11 landoj. 

Origine al la ekzameno aliĝis 128 personoj, sed 15 el ili, pro diversaj kialoj, retiriĝis antaŭ la ekzameno. Kune kun la unua turno en aprilo (ekzamenoj en Moskvo kaj Greziljono) la 5a Tutmonda ekzameno havis entute 137 kandidatojn, el 17 lokoj de 12 landoj. 

La testoj - krom tiuj el la du urboj de Brazilo kaj tiuj de Nikaragvo kaj Usono -  bone atingis la budapeŝtan ekzamencentron. La aliaj ne nur alvenis tien rapide, sed la pakaĵoj de 6 urboj estas pritraktitaj kaj la ekzamenrezultoj de Hago, Lannion, Limoĝo, Parizo, Sabadell kaj Subotica legeblas jam en la reto. La rezultoj de la sesio en Moskvo kaj Greziljono estis diskonigitaj komence de junio. 

La atestiloj pretos por la Universala Kongreso en Nitro, kaj la kandidatoj aŭ iliaj reprezentantoj tie povos transpreni ilin en la KER-oficejo. 

Ni gratulas ĉiujn ekzameniĝintojn kaj kore dankas la lokajn organizantojn kaj la ekzamenintajn kolegojn pro ilia sindona laboro. 

La resuma paĝo de la 5a Tutmonda Ekzamentago videblas ĉi tie: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/tutmonda/kvina

Por la sekvaj sesioj eblas aliĝi tra tiuj ĉi ligiloj: Nitro (UK en Slovakio) kaj Frascati/Romo (Itala Kongreso).

Fruaj aliĝintoj por Nitro povas jam nun rezervi lokon por la parola sesio kaj tiel eblos bone plani aliajn programojn por la semajno.

Bonvolu ne longe atendi kaj aliĝi kiel eble plej rapide.  

Katalin Kováts, organizanto de la ekzamenoj 

Denove Brilanto venkis en RISKO Al la listo Startis la 5a Tutmonda Ekzamentago

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.