Novaĵoj
KER-ekzamenoj en 2016
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-13 16:43:29
Ni informas vin, ke en 2016 ni okazigas ne NUR unu grandan tutmondan ekzamenon, sed provas lanĉi ankaŭ tri-kvar malpli grandajn sesiojn. Ni elektis ekzamentagojn, en kiuj jam certe okazos loka ekzameno al kiuj eventoj povas aliĝi aliaj ekzamenlokoj. Ni alvokas ĉiujn, kiuj ŝatus en sia urbo, regiono aŭ klubo okazigi sesion, ili rigardu la subajn datojn kaj decidu al kiu tago ili ŝatus havi rajton kunorganizi ekzamenojn.
La kondiĉojn por okazigi sesion kaj anonci sian intencon por tio vi trovas sur la paĝo, kreita por la ...
Ni serĉas helpon por la studentoj de Poznan
Kategorio: Movado; Dato: 2016-01-11 13:11:58
Post kelkaj semajnoj, fine de januaro, komenciĝos en Poznan (PL) la 4a sesio de Interlingvistikaj Studoj.
Dekkvino da studentoj pasigas la nunajn semajnojn preparante sin al seriozaj ekzamenoj, verkas eseojn por sukcesi en la kontroloj dum la unuaj tagoj kaj poste ili povos dum tuta semajno ĝui altnivelajn prelegojn de la fakuloj. ( Jen raporto pri la septembra semajno .)
La partoprenantoj meritas atenton, laŭdojn kaj ankaŭ financajn subtenojn. La brazilaj partoprenantoj nur por la vojaĝkostoj bezonas elspezi sian monatan salajron aŭ eĉ pli,...
Forpasis Carola Antskog
Kategorio: Movado; Dato: 2016-01-09 16:38:48
Komence de la jaro el Finnlando venis al la redaktejo malĝojiga novaĵo.
Post malsano forpasis nia kolegino Carola Antskog.
Kune kun la memorteksto de Sylvia Hämäläinen Carola nun eniris nian Panteonon.
Nia redaktejo esprimas siajn kondolencojn al la familio, speciale al la gefiloj kaj nepino kaj al la finna movado.
Vi povas skribi pri viaj memoraĵoj kaj esprimi viajn kondolencojn en la PANTEONO .
Mila riskotago
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-06 23:44:14
La 7an de januaro 2016 estas la 1000a ludtago en RISKO.
Ni havas unu ludanton kiu ekde la lanĉo ĉiun tagon ludis.
Ni kore gratulas kaj dankas Nicole Else el Aŭstralio pro ŝia fideleco.
Ni deziras al ŝi kaj al la aliaj ludantoj multe da sukceso en la sekva tagmilo.
Se vi volas kunfesti bv. kunludi en tiu ĉi tago,
...
RISKO-resumo pri 2015
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-01 11:17:51
La redaktoro de edukado.net kore salutas ĉiujn RISKO-ludintojn de la jaro 2015. Ili estis mezume ĉ. 140 personoj en ĉiu monato kaj ludis 27395 ludojn solvante 71441 demandojn. En 2015 ni ekhavis 95 novajn ludantojn. Estis nur du personoj vmel (Valentin Melnikov) kaj nicolee (Nicole Else) kiuj ludis ĉiun tagon, nome 365 fojojn riskumis.
...