Novaĵoj

RISKO: denove brilanto brilis en la pasinta monato

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-06-01 10:11:13

En la maja  RISKO-ludo  gajnis   denove brilanto -   Robert Bogenschneider  el Finnlando. Gratulojn al li. Lian premion ni pludonas al Andreas17 -  Andreas Emmerich el Germanio kaj atendas la informon pri lia elekto.  En majo ludis 103 personoj, inter ili 8 novaj ludantoj. Bonvenon al ili.  Pro la mil-ludtaga limo ekde la unua de aprilo ripozos unu ludanto: pauljuno  -  Kozsuch Pál  el Hungario kun 1014 ludtagoj.  ...

Legi pli...

Internacia EAQUALS kvalit-rekono por E-instruado en la Jagelona Universitato

Kategorio: Movado; Dato: 2016-05-27 22:36:00

La Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato ricevis internacian nemovadan kvalit-rekonon de EAQUALS. EAQUALS estas internacia organizaĵo pri plej altaj kvalit-normoj en instruado de fremdaj lingvoj. Ĝi estas registrita en Britio. EAQUALS konfirmas altan kvaliton de la instru-lerna procezo rigardata tutece, kiel instruado, ekzamenado, lernado kaj multaj aliaj gravaj elementoj ligitaj kun lingvoinstruado. EAQUALS partoprenas en laboroj de la Konsilio de Eŭropo, ĝi ankaŭ estas konsultata de la Eŭropa Komisiono pri aferoj rilataj al lingva edukado. En la Jagelona Universitato estas instruataj pli-malpi 100...

Legi pli...

Post DUOLINGO EKPAROLU!

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-05-25 12:54:21

Ni ricevis la ĝojigan novaĵon pri tio, ke la angla-lingva Esperanto-kurso ĉe Duolingo ĵus atingis la nombron de 400.000 registritaj lernantoj. La hispanlingva kurso estas preskaŭ preta. Registriĝis por ĝi jam 10.563 interesitoj. Gratulojn al ĉiuj kunlaborantoj de DUOLINGO! Nia retejo komence de majo lanĉis eksperimentcele la projekton EKPAROLU! per kiu ni volas doni okazon, precipe por la novlernantoj, je parola ekzercado en Esperanto.  Ni jam trejnis 25 kolegojn, kiujn ni nomas onkloj kaj onklinoj ,  kaj kiuj per preskaŭ plena hortabulo ofertas siajn lecionojn por...

Legi pli...

Ni gratulas Mireille Grosjean

Kategorio: Movado; Dato: 2016-05-15 00:25:31

   Ni kore salutas Mireille Grosjean okaze de ŝia jubilea naskiĝdatreveno.  Mirejo estas ne nur prezidantino de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI), kaj havas ankoraŭ dekon da aliaj postenoj kaj roloj, sed ŝi estas ankaŭ tre aktiva kunlaborantino de nia paĝaro, kie ŝi paralele kun siaj multkampaj agadoj, ofte trovas tempon kontribui, ĉu per fotoj, interesaj informoj, ĉu per artikoloj, komentoj. Lastatempe ŝi aliĝis ankaŭ al nia nova projekto Ekparolu!, do, fariĝis ONKLINO. Mirejo estas tre aktiva, ĉiam plena je ideoj, havas organizan vejnon kaj energion,...

Legi pli...

Lastaj aliĝtagoj kaj novaj specimenoj por la 5a Tutmonda Ekzameno

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-05-11 19:35:11

Ni informas vin ke post 4 tagoj, la 15an de majo finiĝas la aliĝperiodo al la dua turno de la 5a Tutmonda Ekzameno.  La unuaj ekzamenoj jam okazis la 16an de aprilo en Greziljono kaj Moskvo, kun entute 24 kandidatoj, kies testoj nun estas korektataj en Budpeŝto.  Por la dua turno aliĝis 16 urboj el 12 landoj. Krom unu loko oni ĉie atingis la minimuman nombron de kandidatoj, do, ekzamenoj povos okazi en 3 urboj, Lannion, Limoĝo kaj Parizo en Francio, en du urboj Seulo kaj Busan en Koreio, kaj en Maceio kaj Kuritibo...

Legi pli...

1 ... 53 54 55 56 57 58 59 60 ... 171

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.