Novaĵoj

Forpasis Reinhard Selten

Kategorio: Movado; Dato: 2016-09-01 20:02:20

Laŭ la UEA-novaĵletero ni eksciis, ke forpasis Profesoro Selten. Ni kondolencas al la familianoj.          Honore al li ni memorigas vin pri intervjuo, farita kun li kaj aldona teksto kaj testo, kiuj troviĝas en la KLERIGEJO - Liberaj Studoj - Scienco.  Sube vi povas legi la mallongan vivresumon. Ripozu li en paco.  ------- La 23-an de aŭgusto Esperantujo...

Legi pli...

RISKO: nova gajninto el Francio

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-09-01 18:24:31

En la aŭgusta RISKO-ludo  gajnis  nia fidela ludanto neghero  - Anne Jausions el Francio. Gratulojn al ŝi. Kiel donacon Anne elektis la KD-n de Kapriol'. En aŭgusto ludis 105 personoj, inter ili 13 novaj ludantoj, kiuj plejparte ekludis danke al la metodika seminario de Katalin Kovats kaj publika prezento de la ludo dum la Itala Kongreso en Frascati. Bonvenon al la novuloj.  Pro la mil-ludtaga limo ekde la unua de septembro ripozos tri pliaj ludantoj: Burdo  ...

Legi pli...

Metodiko kun edukado.net dum la 83a Itala Kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-28 18:22:08

Finiĝis la 83a Itala Kongreso , kie Katalin Kovats, nia redaktoro, gvidis metodikan seminarion. La evento okazis en Frascati, tipa urbeto, tre proksima al la ĉefurbo Romo. Kunvenis 227 partoprenantoj el 30 landoj kaj 4 kontinentoj, multaj el ili jam plurfoje revenantaj kongresanoj. Ankaŭ Katalin la 6an fojon ĉeestis kaj instruis dum itala kongreso. Ĉi-jare la temo de la aranĝo estis Instruado de lingvo en eŭropaj lernejoj kaj okazis lingvopolitika kolokvo kun la temo Esperanto kaj la minoritataj lingvoj,...

Legi pli...

Forpasis Detlev Blanke

Kategorio: Movado; Dato: 2016-08-22 22:19:56

Ni informas  vin kun peza koro kaj malfeliĉo pri la akcidenta forpaso de nia kolego kaj membro Detlev Blanke. Ni omaĝas al li atentigante vin pri la prezento en la Panteono, kie vi povas legi la vivresumon, kiun li mem pretigis al nia paĝaro kaj kie vi povas postlasi viajn komentojn kaj memoraĵojn. La redaktoro de edukado.net ŝokita kaj tre malfeliĉe skribas tiujn vortojn kaj kore kondolencas al Vera, edzino kaj partnerino de Detlev en la privata vivo kaj en liaj netakseble valoraj agadoj en nia movado....

Legi pli...

Finiĝis la 49a ILEI-konferenco en Hungario

Kategorio: Movado; Dato: 2016-08-07 09:12:45

Laŭ la FERMA PAROLADO de la prezidanto, Mireille Grosjean  Se via taso povas enteni du decilitrojn kaj ĝi enhavas unu decilitron, oni povas konsideri duone malplenan tason aŭ duone plenan tason. Same pri nia Konferenco. Pro tio mi komencos mencii la paneojn. Unue la starto el Nitra per du busoj, du plenplenaj busoj. La kerna problemo estis, ke mankis loko en la kelo de la granda buso kaj tute ne estis kelo en la eta buso. Niaj kongresanoj havis multajn grandajn valizojn pro longa restado...

Legi pli...

1 ... 52 53 54 55 56 57 58 59 ... 174

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.