Novaĵoj

Aperis la nova versio de lernu.net

Kategorio: Movado; Dato: 2016-07-20 15:42:05

Hieraŭ estis lanĉita la nova versio de lernu.net. Por prezenti ĝin al vi ni uzas la salutmesaĝon de Jevgenij Gaus, ĉefrespondeculo kaj programisto, kiun ni dankas kaj deziras al la nova retejo glatan funkciadon kaj multe da sukceso.  2016. július 19. 12:50:51 Karaj uzantoj! Ni ĝojas finfine prezenti al vi tute novan lernu.net. La paĝaro estas kreita de la nulo kaj teknike kaj enhave. Jen kelkaj novaj funkcioj: ...

Legi pli...

Agado de edukado.net dum UK en Nitro

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-07-19 07:23:50

Post kelkaj tagoj komenciĝos la 101-a Universala Kongreso en la slovaka urbo Nitro.  Edukado.net denove aktive partoprenos en la programoj. Por sciigi al vi, kie vi povas trovi nin, ni listigu nian agendon.  La unuan vesperon, sabaton ni funkciigos du tablojn en la movada foiro. Tiun de nia retejo kaj tiun de la KER-ekzamenoj. Eblos informiĝi pri la laboro de la paĝaro, starigi demandojn, akiri la libreton Poŝamiko , kiu estos la enirbileto al niaj paroligaj kursoj, ktp. Ĉe la tablo de KER-ekzamenoj oni povos...

Legi pli...

Denove Brilanto venkis en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-07-01 09:48:19

Bonvolu ne timi, se la enhavo ŝajnas esti kopio de antaŭa novaĵteksto. Fakte ĝi estas tre simila al la raportoj de la pasintaj du monatoj, ja la situacio estas la sama.  En la junia  RISKO-ludo  gajnis  denove, sinsekve la trian fojon,   brilanto -   Robert Bogenschneider  el Finnlando. Gratulojn al li. Lia premio devus iri al goulo Russ Williams  el Pollando, kiu cedas ĝin al riskema - Александр Иванов ...

Legi pli...

Entute 137 ekzameniĝintoj dum la 5a Tutmonda Ekzameno

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-06-27 10:42:38

Ni informas vin ke la 4an de junio okazis la dua turno de la 5a Tutmonda Ekzameno.  La sesio disvolviĝis en 15 urboj de 11 landoj.  Origine al la ekzameno aliĝis 128 personoj, sed 15 el ili, pro diversaj kialoj, retiriĝis antaŭ la ekzameno. Kune kun la unua turno en aprilo (ekzamenoj en Moskvo kaj Greziljono) la 5a Tutmonda ekzameno havis entute 137 kandidatojn, el 17 lokoj de 12 landoj.  La testoj - krom tiuj el la du urboj de Brazilo kaj tiuj...

Legi pli...

Startis la 5a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-06-04 08:34:24

  Hodiaŭ, la 4an de junio, je la 9a horo startis la 5a Tutmonda ekzamentago en 15 urboj de 11 landoj. Entute ekzameniĝos 123 personoj, el kiuj 40 trapasos parolan ekzamenon pere de skajpo.  Katalin Kovats lanĉis la sesion ĉeeste en Hago, Nederlando, Stefan MacGill de UEA ĉeestas la sesion en Subotica, Serbio. La skribajn testojn oni nun solvas en Tokio, Seulo, Busan, Hago, Londono, Subotica, Parizo, Lannion, Limoĝo kaj en Sabadell.  Post kelkaj horoj komenciĝos la sesio en San Francisko, Bonaero, Kuritibo, Maceio kaj Managvo.  ...

Legi pli...

1 ... 51 52 53 54 55 56 57 58 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.