Novaĵoj

Metodiko kun edukado.net dum la 83a Itala Kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-28 18:22:08

Finiĝis la 83a Itala Kongreso , kie Katalin Kovats, nia redaktoro, gvidis metodikan seminarion. La evento okazis en Frascati, tipa urbeto, tre proksima al la ĉefurbo Romo. Kunvenis 227 partoprenantoj el 30 landoj kaj 4 kontinentoj, multaj el ili jam plurfoje revenantaj kongresanoj. Ankaŭ Katalin la 6an fojon ĉeestis kaj instruis dum itala kongreso. Ĉi-jare la temo de la aranĝo estis Instruado de lingvo en eŭropaj lernejoj kaj okazis lingvopolitika kolokvo kun la temo Esperanto kaj la minoritataj lingvoj,...

Legi pli...

Forpasis Detlev Blanke

Kategorio: Movado; Dato: 2016-08-22 22:19:56

Ni informas  vin kun peza koro kaj malfeliĉo pri la akcidenta forpaso de nia kolego kaj membro Detlev Blanke. Ni omaĝas al li atentigante vin pri la prezento en la Panteono, kie vi povas legi la vivresumon, kiun li mem pretigis al nia paĝaro kaj kie vi povas postlasi viajn komentojn kaj memoraĵojn. La redaktoro de edukado.net ŝokita kaj tre malfeliĉe skribas tiujn vortojn kaj kore kondolencas al Vera, edzino kaj partnerino de Detlev en la privata vivo kaj en liaj netakseble valoraj agadoj en nia movado....

Legi pli...

Finiĝis la 49a ILEI-konferenco en Hungario

Kategorio: Movado; Dato: 2016-08-07 09:12:45

Laŭ la FERMA PAROLADO de la prezidanto, Mireille Grosjean  Se via taso povas enteni du decilitrojn kaj ĝi enhavas unu decilitron, oni povas konsideri duone malplenan tason aŭ duone plenan tason. Same pri nia Konferenco. Pro tio mi komencos mencii la paneojn. Unue la starto el Nitra per du busoj, du plenplenaj busoj. La kerna problemo estis, ke mankis loko en la kelo de la granda buso kaj tute ne estis kelo en la eta buso. Niaj kongresanoj havis multajn grandajn valizojn pro longa restado...

Legi pli...

Forpasis Paul Gubbins

Kategorio: Movado; Dato: 2016-08-06 20:08:43

Ĵus atingis nian redaktejon la malfeliĉiga novaĵo pri la neatendita forpaso de Paul Gubbins, ĵurnalisto, lingvoinstruisto, aŭtoro de pluraj lernmaterialoj, inter ili la populara libro Kunvojaĝu! , kaj la filmkurso Pasporto al la tuta mondo . Paul kunlaboris ankaŭ kun nia retpaĝo, kontribuis per ekzercoj kaj recenzoj.  Ni invitas vin lasi viajn pensojn kaj memoraĵojn sub lia prezento en la Panteono , kien li eniris...

Legi pli...

Ekparolu! - Spektu la amuzajn dialogojn de la UK-trejnado

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-04 07:36:54

Dum la 101a Universala Kongreso en Nitro (2016) Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net kaj organizanto de la projekto, gvidis trejnadon por la ĉeestantoj de la Kleriga Lundo pri la projekto Ekparolu!, kaj kun sia edzo, Sylvain Lelarge, okazigis praktikajn konversaciajn situaciojn por ke la ĉeestantoj spertiĝu pri la projektolaboro kaj povu fariĝi onkloj kaj onklinoj. La programo havis sukceson kaj la publiko ne nur lernis pri metodike bone gvidataj konversacioj, sed ankaŭ tre bone amuziĝis. La dialogojn Monika Molnar filmis, kaj Katalin redaktis. Ni decidis publikigi la filmojn kaj...

Legi pli...

1 ... 49 50 51 52 53 54 55 56 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.