Novaĵoj
Ekfunkciis nia projekto EKPAROLU!
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-05 00:46:37
Ni kun ĝojo informas vin, ke la 4an de januaro ekfunkciis nia nova projekto EKPAROLU!
Post 150 provsesioj kaj seriozaj planado kaj konstruo de facile administrebla kaj uzebla programaro ni ebligas al komencintoj havi 10 senpagajn parolsesiojn.
Ni volonte akceptas pliajn GEONKLOJN, kiuj post mallongaj testado kaj trejnado povus paroligi la GENEVOJN. Tio estas bona okazo spertiĝi pri distanca instruado, kaj esti utila en la enmovadigo de novuloj.
Interesiĝantoj trovu informojn en la projektopaĝo. Komencintoj, kiuj ŝatus profiti el...
RISKO-resumo pri 2016
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-01 12:42:53
La redaktoro de edukado.net kore salutas ĉiujn RISKO-ludintojn de la jaro 2016. Ili estis mezume ĉ. 100 personoj en ĉiu monato kaj ludis 20346 ludojn solvante 51490 demandojn. En 2016 ni ekhavis 85 novajn ludantojn.
La plej sukcesa ludanto de la jaro (kvankam rajtis ludi nur dum...
Nova interlingvistika grupo startos en Poznan en septembro 2017
Kategorio: Movado; Dato: 2016-12-21 00:05:02
La tradiciaj Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj anoncas komencon de nova interlingvistika grupo en la studjaro 2017/18.
Dum la tri-jaraj eksteraj studoj en ĉiu semestro necesas pasigi unu intensan semajnon en Poznano: en septembro kaj februaro. La unua sesio daŭros inter 16-23.09.2017.
Kadre de la studoj ni ofertas por la interesiĝantoj la subajn studobjektojn:
• Enkonduko en lingvistikon (fonetiko, morfologio, sintakso, semantiko),
• Enkonduko en komunikadon, internacia kaj interkultura komunikado,
• Planlingvistiko,
• Esperantaj lingvistiko, kulturo, literaturo kaj movado.
• En la tria jaro eblaj specialiĝoj pri:...
La 4a Esperanto-semajno en la ĉina Esperanto-lernejo
Kategorio: Movado; Dato: 2016-12-19 20:04:54
La 12-an de decembro 2016, la Elementa Lernejo Baiyangshujie, en la urbo Taiyan, Shanxi-provinco, Ĉinio, okazigis la 4-an Esperanto-semajnon kun temo Kun granda animo kaj amikoj en la mondo. Partoprenis ĝin pli ol 1400 lernejanoj.
En la malferma ceremonio la direktoro Wei Yubin diris: “ La antikvulo de Ĉinio diris, ke nobluloj havas grandan amon kaj animon. Mi opinias, ke lernejanoj de Elementa Lernejo Baiyangshujie ne nur devas havi honestan sintenon, diligentan kvaliton, progreseman spiriton, sed devas ankaŭ posedi pli vastan vidpunkton, kompatan...
Plene atingeblas la Esperanto-lingvokurso por etinfanoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-18 14:00:53
Kiel ni jam en la jubilea mesaĝo indikis, edukado.net kunlaboris kun nederlanda entrepreno, kiu pretis enkonduki Esperanto-version inter siajn lingvokursojn, funkciantaj en modernaj teknikaĵoj. La kursoj celas etinfanojn, ekde 2a jaraĝo ĝis la 7a.
La programo Leer kinderen talen (Instruu lingvojn al infanoj) en luda maniero, celas instrui ĉ. 200 vortojn en dek kategorioj, kiel farmbieno, vestaĵoj, koloroj, veturiloj, nombroj, formoj, manĝaĵoj, bestoj, hejmo, kaj korpopartoj . Atendeblas pliaj temoj.
En la programo lerneblas la...