Novaĵoj

La ludo RISKO fariĝis 4-jara

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-05-02 00:20:31

 

En aprilo 2017 nia ludo RISKO fariĝis 4-jara.

En tiu tempoperiodo aliĝis al la ludo 874  personoj el 67 landoj. Kiel plej ofte ankaŭ en tio francoj estas la plej multnombraj, ili estas 135. Ludis jam pli ol 1000 tagojn 30 personoj. 

En la monato aprilo de 2017 ludis 108 riskemuloj, inter ili 14 novaj ludantoj.

Gajnis la ĉi-monatan ludon euxgeno (Eŭgeno Liĉaŭka) el Pollando, al kiu ni kore gratulas. Li nun ne ricevos donacon, ĉar pro sia alia gajno li ĵus ricevis premion. Lia donaco transiros al Falbala17 kaj ni atendas ke ŝi informu la redaktoron pri sia elektita monata premio. 

Ekde majo 2017 ripozas du personoj: Giove kaj Drahotova, kiujn ni dankas pro la regula ludo ĝis nun kaj kiujn ni atendas reveni en majo 2018. Entute nun ripozas 19 personoj.

Pluan sukcesan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens

 

Lastaj tagoj por aliĝi al la KER-ekzamenoj Al la listo Aliĝu al la KER-ekzamenoj, ekde nun ankaŭ en Seulo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.