Novaĵoj
Jam 100 parolsesioj en la nova Ekparolu!
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-02-16 10:47:33
Ni kun ĝojo informas vin, ke ĵus okazis la 100a parolsesio en la nova versio de Ekparolu!
Ĝin realigis Rafaelo el Italio kun la nevo Fernando el Brazilo. Ambaŭ partoprenis jam ankaŭ la malnovan, testversion, en kiu ni okazigis 150 sesiojn.
La nunaj tago kaj okazo ankaŭ tial estas gravaj, ĉar per tiu sesio Fernando finis sian kurson ĉe Ekparolu!, havis 10 parolsesiojn kun 8 diversaj geonkloj. Ni esperas, ke li revenos al la projekto kiel onklo kaj helpos aliajn komencintojn. ...
Panteona balo en Nowy Sącz, Pollando
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-02-14 14:00:13
La 12an de februaro 2017 Centro de Interkultura Edukado en Nowy Sącz organizis grandan kostuman balon honore al tri elstaraj Esperanto-instruistinoj, kiuj en decembro 2016 eniris la Panteonon de edukado.net.
La festataj estis Halina Komar kaj Jolanta Kieres el Nowy Sącz mem, kaj por esti kunfestata alveturis el Bjalistoko ankaŭ Nina Pietuchowska , la tria laŭreatino. La laŭdadon kaj enpanteonigon faris Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net, en la balo en la rolo de diino Hera. La lokaj esperantistoj...
Simpozio en Poznan kun la temo: Lernanto en la lingvolerna procezo
Kategorio: Movado; Dato: 2017-02-09 17:42:30
La 8-an de februaro 2017, meze de la tutsemajna studprogramo de la Interlingvistikaj Studoj kaj Instruista Trejnado okazis tuttaga simpozio kun la temo: " Lernanto en la lingvolerna procezo ".
La aranĝon organizis Prof. Ilona Koutny kaj partoprenis ĝin la studentoj de la du kursaroj, ties prelegantoj kaj ankaŭ kelkaj, nur por tiu tago alvenintaj, gastoj.
La tuttagan programon malfermis la vicdirektorino de la lingvistika Instituto de la universitato UAM, prof. Grażyna Demenko. La 14 prezentaĵojn de 12 spertuloj el ses landoj (Brazilo, Hungario, Italio, Nederlando, Pollando kaj Usono) kun intereso...
RISKO: revenis la unuaj ripozintoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-02-01 00:20:04
En la januara RISKO-ludo gajnis nia fidela ludanto fiskot - Paweł Fischer-Kotowski el Pollando . Sincerajn gratulojn al li. Pawel elektis la librodonacon de la eldonejo KawaPech.
En januaro bedaŭrinde ne ludis multaj personoj, nur 94, sed ni tre ĝojis, ĉar aperis 14 novaj riskemuloj. De du jaroj ni ne havis tiom da novuloj ene de unu monato.
Alia interesaĵo estas, ke antaŭ unu jaro ni enkondukis la regulon, ke tiuj riskemuloj, kiuj jam ludis...
Poznan funebras: Forpasis Zbigniew Galor
Kategorio: Movado; Dato: 2017-01-27 12:31:05
Kun tre peza koro mi devas dividi kun vi malfeliĉigan novaĵon.
Ĉi-nokte, tute neatendite, forpasis konata pola esperantisto, Zbigniew Galor, la edzo de Ilona Koutny.
Lian foreston jam sekvontsemajne akre sentos la studentoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan, kie li helpis en kunordigado, programoj, kaj ankaŭ mem prelegis pri sociologiaj temoj. La sekva semestro en Poznan certe estos markita de tiu malfeliĉa evento.
Zbyszek nun eniris en la Panteono n. Mi petas vin lasi tie kondolencajn vortojn, dividi viajn memoraĵojn...