Novaĵoj

Post du monatoj pri EKPAROLU!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-01 00:57:37

Ekparolu! funkcias.  En la unuaj du monatoj de 2017 ni okazigis 140 sesiojn. Kvankam februaro pli mallongas, kompare al la 63 januaraj sesioj, niaj geonkloj okazigis 77 sesiojn. Tio signifas, ke ili laboris certe pli ol 40 horojn, ja maloftas, ke sesio daŭras nur 30 minutojn, kiel tion ni planis.  Havas la rajton labori 35 geonkloj, sed la 140 sesiojn okazigis 22 el ili. La aliaj aŭ ne indikis sin disponebla en la kalendaro, aŭ iliaj horoj ne...

Legi pli...

RISKO: la februara donaco iros al Belorusio

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-01 00:01:22

En la februara RISKO-ludo gajnis euxgeno (Eŭgeno Liĉaŭka) el Belorusio. Sincerajn gratulojn al li. Ni atendas informojn pri tio, kiun donacon li elektas. Ni kun intereso vidis, ke niaj malnovaj, ripozintaj ludantoj denove ŝultron al ŝultro konkuradas. Sukceson al ĉiuj!  Kiel vi scias, filmetoj, bildoj kaj sonoj ne plu estas en Ipernity, sed en alia loko amasigitaj. Tial eblos, ke iom pli longe daŭros ilia elŝutado, do, bv. esti paciencaj. Bonŝance nur unu persono raportis pri problemoj, do, ni esperas, ke ĉe...

Legi pli...

Tamen okazos tutmondaj KER-sesioj en junio

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-02-22 23:43:55

Ni kun vera ĝojo informas vin, ke la estraro de UEA donis la permeson al la ekzamenkomisiono organizi ankaŭ en 2017 KER-ekzamenojn.  Tial ni nun oficiale anoncas, ke la 6a Tutmonda Ekzameno okazos en junio. Ni ebligos du datojn, sed preferus, se la sesio reduktiĝus nur je unu el ili. La enketoj indikas, ke la plimulto volas por  la 6a Tutmonda Ekzamensesio la 10an de junio. Tiuj, por kiuj nur la 17a de junio konvenas, bonvolu aparte kontakti Katalin Kovats.  ...

Legi pli...

Escepta sesio en UAM, Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2017-02-19 16:11:34

La ĉi-februara interlingvistika sesio (04-10.02.2017) de la pola Universitato Adam Mickiewicz estis el pluraj vidpunktoj escepta. Ne nur komence (sept. 2014) la grupo estis rekorda (kun 26 membroj), sed ankaŭ en sia lasta, 6-a studsesio partoprenis 14 gestudentoj (2 ne povis veni). Poste sekvos la lasta kaj plej malfacila tasko: verki finlaboraĵon kaj defendi ĝin dum la septembra sesio. La  kvar specialiĝoj : esperanta lingvistiko, esperanta literaturo, internacia kaj interkultura komunikado kaj instruado de Esperanto (ĝis nun okazis kutime nur du!) daŭrigis sian laboron, la lasta kun aldonaj...

Legi pli...

Jam 100 parolsesioj en la nova Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-02-16 10:47:33

Ni kun ĝojo informas vin, ke ĵus okazis la 100a parolsesio en la nova versio de Ekparolu! Ĝin realigis Rafaelo el Italio kun la nevo Fernando el Brazilo. Ambaŭ partoprenis jam ankaŭ la malnovan, testversion, en kiu ni okazigis 150 sesiojn.  La nunaj tago kaj okazo ankaŭ tial estas gravaj, ĉar per tiu sesio Fernando finis sian kurson ĉe Ekparolu!, havis 10 parolsesiojn kun 8 diversaj geonkloj. Ni esperas, ke li revenos al la projekto kiel onklo kaj helpos aliajn komencintojn.  ...

Legi pli...

1 ... 40 41 42 43 44 45 46 47 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.