Novaĵoj

RISKO-resumo pri 2017

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-12-31 14:22:53

La redaktoro de edukado.net kore salutas ĉiujn RISKO-ludintojn de la jaro 2017.

Ili estis mezume ĉ. 100 personoj en ĉiu monato. Ili ludis ĉ. 19500 ludojn solvante 49500 demandojn. En 2017 ni ekhavis 113 novajn ludantojn. 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

La plej sukcesa ludanto de la jaro  estis  nicolee     Nicole Else el Aŭstralio, kiun ni kore gratulas. 

Nicole elektis la premion, oferitan de UEA. Temas pri la libro La arto labori kune.  

Por la  jaro 2017 ni deziris al ni ĉiuj multajn novajn demandojn kaj almenaŭ 100 novajn ludantojn.

Tiun deziron ni ripete esprimas ankaŭ por la jaro 2018. 

Tamen tiu jaro portos por RISKO multajn ŝanĝojn, kiujn kelkaj el la ludantoj certe ne ŝatos.

La ŝanĝoj parte koncernos limigon de ludtempo kaj adiaŭon de la ofte gajnintoj de la ludo. Ĉar pro la fakto, ke - malgraŭ niaj petoj - tre malmultaj subtenis edukado.net finance, ni devos enkonduki ankaŭ kotizregulojn post certa nombro de ludtagoj. La ellaborado de la novaj reguloj nun disvolviĝas kaj kune kun kelkaj programŝanĝoj ili ekvalidos iam en la du unuaj monatoj de 2018. (La planojn rilate la financadon eblos ankoraŭ modifi per signifa aktiviĝo de la subteno. Do, tio estas en viaj manoj.)

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens

Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Sukcesa unua jaro de Ekparolu! Al la listo Leciono por diplomatoj dum la Zamenhof-festo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.