Novaĵoj
Denove Eŭgeno gajnis en RISKO
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-31 22:14:26
En la marta RISKO-ludo gajnis euxgeno (Eŭgeno Liĉaŭka) el Pollando. Sincerajn gratulojn al li. Li estis kiu gajnis ankaŭ en februaro, kaj ankoraŭ ne elektis donacon. Do, ni atendas mesaĝon de li.
En marto ludis entute 100. Ni ekhavis nur 4 novajn ludantojn.
Kutime mi raportas pri tio, kiuj retiriĝas por ripozo. Nu, en tiu ĉi monato neniu, sed revenis tri malnovaj ludantoj. Entute ripozas nun 18 personoj, kiujn vi povas vidi en tiu ĉi paĝo.
Se vi...
En 21 urboj de 14 landoj eblos ekzameniĝi en junio kaj julio
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-28 23:58:27
Komisiita de UEA kaj ties ekzamenkomisiono edukado.net fine de februaro komencis prepari la KER-ekzamensesiojn por la jaro 2017. Laŭ la decido de la nomitaj instancoj kaj reage al la intereso de la esperantistaro la 10an de junio denove okazos Tutmonda Ekzamentago , ekde 2012 laŭvice la 6a. Kadre de tiu aranĝo okazos ĉefe skribaj ekzamenoj, sed en tiuj lokoj, kiuj tion ĝustatempe petis eblos trapasi ankaŭ parolajn sesiojn.
Laŭ la nuna stato en la 6a Tutmonda Ekzamentago planas partopreni 17 urboj el 13 landoj.
...
Ĉu vi volas sekvi seminarion kun Katalin en Francio?
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-21 17:34:03
Esperanto en lernejoj en Francio: eblas! Kaj tio ekzistas jam nun en pluraj lernejoj . Por la elementaj lernejoj estas liberigitaj tri horoj semajne por kromaktivaĵoj. Povas esti sporto, teatro, malkovro de genealogio...aŭ enkonduko al lingvoj, ekzemple al Esperanto.
Tute ne temas pri tio, ke oni faru veran kurson al la infanoj, sed ke ili malkovru en luda maniero la lingvon, ke ili havu plezuron ĝin lerni, kaj ke ili restu kun agrablaj memoraĵoj pri Esperanto. La aliroj estas diversaj, la organizado ankaŭ, multaj pri-esperantaj aktivaĵoj eblas...
Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano
Kategorio: Movado; Dato: 2017-03-21 14:07:46
Studsemajnfino en Nederlando
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-08 13:19:46
La pasintan semajnfinon inter la 3a kaj 5a de marto nia redaktoro partoprenis la studsemajnfinon de nederlandaj esperantistoj.
La aranĝon oni organizas dufoje jare, ĉiam en alia loko en Nederlando, tiel la okazo estas bona ne nur por la praktikado de la lingvo, sed ankaŭ por ekkoni la landon. La studsemajnfinon kelkfoje partoprenas ankaŭ eksterlandaj esperantistoj, kio faras la programon eĉ pli varia kaj malpli krokodila.
La kunveno komenciĝas kutime vendrede vespere kun komuna vespermanĝo kaj interkona vespero, babiladoj, kelkfoje prelegetoj. Sabaton dum la...