Novaĵoj

Plene atingeblas la Esperanto-lingvokurso por etinfanoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-18 14:00:53

Kiel ni jam en la jubilea mesaĝo indikis, edukado.net kunlaboris kun nederlanda entrepreno, kiu pretis enkonduki Esperanto-version inter siajn lingvokursojn, funkciantaj en modernaj teknikaĵoj. La kursoj celas etinfanojn, ekde 2a jaraĝo ĝis la 7a.  La programo Leer kinderen talen (Instruu lingvojn al infanoj) en luda maniero, celas instrui ĉ. 200 vortojn en dek kategorioj, kiel farmbieno, vestaĵoj, koloroj, veturiloj, nombroj, formoj, manĝaĵoj, bestoj, hejmo, kaj korpopartoj . Atendeblas pliaj temoj.  En la programo lerneblas la...

Legi pli...

La 100a viva panteonanino

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-15 18:53:45

  Kiel lastan novaĵon en nia jubilea tago ni komunikas al vi la nomon de la 100a viva persono , kiun ni aparte enirigis hodiaŭ en la Panteonon.  Halina Komar el Pollando estas speciala persono, kiu en multaj agadkampoj kaj en pluraj projektoj ankaŭ kun nia paĝaro kunlaboris en la lasta jardeko. Mi menciu nur unu, la neforgeseblan Grundtvig-projekton  pri la kultura diverseco de kvar eŭropaj landoj.  Ni ĉiuj, junaj kaj malpli junaj, povas nur admiri kaj...

Legi pli...

Edukado.net jam de 15 jaroj en via servo

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-15 01:15:50

  Antaŭ ses jaroj, en oktobro 2010, ni lanĉis la nunan paĝaron. Tiam la retejo estis rekonstruita el la subtendonacoj de niaj membroj. Redankon al ĉiuj! Antaŭ 6 jaroj ĝi estis la tria versio de la retejo, kaj tre moderna, (kion ni ne plu povas diri pri ĝi nun). Ni tamen bone sukcesas uzi ĝin kaj eĉ nuntempe eblas realigi en ĝi novajn programpartojn kaj servojn.  ...

Legi pli...

16 novaj premiitoj en la PANTEONO

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-12 00:52:29

Ni kun ĝojo anoncas al vi ke ankaŭ ĉi-jare, okaze de nia jubilea 15a datreveno, ni premias 16 meritplenajn kolegojn kaj prezentos ilin en nia  Panteono .                            ...

Legi pli...

KER-ekzamensesio okazis en Tecámac

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-11 22:59:41

La 10an de decembro en la meksika urbo Tecámac okazis la lasta KER-ekzameno de la jaro 2016. La eventon organizis surloke Mallely Martínez Mateos kaj Martin Schäffer, kiujn helpis ankaŭ Hugo Cesni M, Roy McCoy, Concepción García C., Carlos Hernández L. Inés Hernández kaj Nelly Martínez M. Ne-esperantista kontrolisto estis Lorena Rodríguez E.  Partoprenis la sesion 16 kandidatoj, el kiuj sep personoj vojaĝis tien de pli ol 100 kilometra distanco, unu eĉ de 750, alia de 2600 kilometrojn fora loko, simple por trapasi la ekzamenon. Tiu...

Legi pli...

1 ... 43 44 45 46 47 48 49 50 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.