Novaĵoj

Jam 700 sesioj ĉe Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-09-11 11:18:57

10a de septembro 2017 Kadre de nia programo EKPAROLU! ni ĵus okazigis la 700-an parolsesion. En la antaŭa jaro, dum la provperiodo, niaj geonkloj gvidis 150 sesiojn, dum en la jaro 2017 precize 550.  Tio sume estas 700.  Ni fieras pri tiu nombro de lecionoj, sed scias, ke nia laborkapacito estas multe pli granda, ni povus helpi al multoble pli da personoj. Momente estas registritaj 58 geonkloj kaj entute 82 genevoj. El ili finis sian ekzercadon 30 personoj,...

Legi pli...

Forpasis Marjorie Boulton

Kategorio: Movado; Dato: 2017-08-31 08:51:45

    Ni informas vin ke en sia 93a jaraĝo, la 30an de aŭgusto 2017 forpasis Marjorie Boulton, unu el la plej ŝatataj Esperantaj verkistoj, akademiano, honora membro de UEA. Vi povas legi pri ŝi kaj lasi komenton en la PANTEONO . Miloj da esperantistoj legis ŝiajn verkojn, lernis la lingvon pere de ili. Ni sugestas, ke memore al sinjorino Boulton en la sekvaj tagoj ni prenu unu el ŝiaj libroj,...

Legi pli...

La studontoj en Poznan bezonas nian helpon!

Kategorio: Movado; Dato: 2017-08-09 14:36:19

Ene de mallonga tempo finiĝos la aliĝperiodo al la trijara kursaro de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan. Aliĝis jam dudeko da personoj el diversaj mondpartoj kaj landoj.  9 el la kandidatoj petis studstipendion kaj ankaŭ pluraj aliaj bezonos subtenon por dum tri jaroj financi vojaĝojn, vivkondiĉojn kaj aliajn elspezojn. Ni bezonas jare plurmil eŭrojn por financi la plej bazajn studkostojn.  La stipendipetintoj devenas el Grekio, Turkio, Rusio, Brazilo, Kazaĥio, Usono, Ĉinio kaj Koreio. Ni petas ĉiujn, kiuj povas, ke ili subtenu la formadon de interlingvistoj kiuj post...

Legi pli...

Raporto pri la somera laboro: Raleigh (US)

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-08-07 23:04:14

Post longa somera aktivado venis tempo raporti al vi pri la faritaj laboroj. Mi antaŭvidis, ke pro la densa programo mankos tempo kaj energio regule raporti, bedaŭrinde tiel okazis.   Nun via redaktoro denove estas ĉe sia komputilo kaj almenaŭ dum unu monato dediĉos sin nur al la paĝara laboro.  Verdire ankaŭ dum la pasintaj semajnoj la aktivadoj, ĉeestaj kursoj, seminarioj, trejnadoj kaj prelegoj pasis ĉirkaŭ edukado.net, ni uzis la paĝarajn materialojn, diskonigis ties valoraĵojn, akiris novajn membrojn kaj uzantojn.  ...

Legi pli...

Somera programo de la redaktoro

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-06-29 14:04:18

Estimataj,  Por la plimulto de la homoj julio kaj aŭgusto signifas feriojn, sed vi, esperantistoj, scias, ke tiu estas la periodo de serio de Esperanto-aranĝoj, por kelkaj tamen ferioj, por aliaj laboro.  Mi mem morgaŭ ekvojaĝos, komencos serion de Esperanto-programoj kaj tio signifas du gravajn aferojn. Mi havos okazon renkonti multajn el vi vive, kunlabore, en kursoj, ekzamenoj, seminarioj aŭ en simplaj renkontiĝoj, sed ankaŭ tion, ke por la reta laboro restos malpli da ebloj. Mi provos tamen ĉiun tagon kontroli kaj fari la plej gravajn aktualigojn, disdoni informojn, sekvi...

Legi pli...

1 ... 36 37 38 39 40 41 42 43 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.