Novaĵoj

ESF nomas novan kunordiganton de universitataj aferoj

Kategorio: Movado; Dato: 2018-03-31 00:19:41

ESF lastatempe anoncis enoficigon de nova kunordiganto de universitataj aferoj kiel posteulo de Asya Pereltsvaig, kiu retiriĝis el tiu posteno fine de 2017. La nova kunordiganto estos Angela Tellier, el Britio. Ŝi havos respondecon ligi kontaktojn kun universitatanoj kaj aliaj fakuloj kiuj okupiĝas pri Esperanto kaj interlingvistiko ĉu kiel instruantoj ĉu kiel esplorantoj, ne nur en Norda Ameriko sed ankaŭ tra la tuta mondo. La celo de ŝia rolo estos intensigi la kunlaboron sur tiu tereno nacie kaj internacie. Ŝi samtempe rolos kiel kunordiganto de universitata agado por CED. ...

Legi pli...

Gravaj ŝanĝoj en la reguloj de RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-27 21:53:25

En tiu ĉi mesaĝo mi informas la membrojn, precipe la riskoludantojn, pri grandaj kaj gravaj ŝanĝoj en la ludo. RISKO fariĝos 5-jara en aprilo kaj estas kelkaj ludantoj, kiuj dekomence ludas. La du ĉampionoj estas:  Nicole Else el Aŭstralio kun 1445 ludtagoj kaj 18 monataj gajnoj.  Valentin Melnikov el Rusio kun 1441 tagoj kaj kun 16 monataj gajnoj.  Ni gratulas ilin, sed samtempe ankaŭ adiaŭas, ĉar por ili la ludo ekde...

Legi pli...

Elŝuteblas nia jarraporto pri 2017

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-27 10:02:36

    Ni informas vin ke nun elŝuteblas nia jarraporto pri 2017. La baza versio troviĝas en la DOSIERUJO  ,  klaku al la apuda foto.  La pli ampleksa versio, kune kun la detala financa raporto, legeblas nur al niaj sponsoroj .  Ĝi elŝuteblas en la paĝo internaj raportoj por la sponsoroj. Ni petas ĉiun membron ensaluti en la paĝaron kaj tiel aktivigi la...

Legi pli...

La plej bona ideo por ĉiuj - recenzo pri teatraĵo

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-21 19:07:28

"House of Nouws", nederlanda teatrogrupo de junuloj kreis teatraĵon pri Esperanto kiun ili prezentis en prestiĝa tutsemajna kultura festivalo.  La redaktoro de edukado.net helpis la grupon per informoj, ekzercigis al la aktoroj la prononcadon kaj ĉeestis la ĉefprovon kaj la premieron. La prezento donis multajn okazojn por diskonigi informojn pri Esperanto, dum la festivalo kaj ankaŭ en la regionaj gazetoj. Ĉar malmultaj esperantistoj povis spekti ĝin, Katalin verkis detalan prezenton pri la evento kaj ni publikigas ĝin ĉi tie en la horo de la lasta festivala ludo de la spektaklo, tiel ne ĝenante la ĝuon...

Legi pli...

La 1000-a sesio de Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-18 22:17:04

Laŭ amsterdama tempo la 18an de marto, vespere okazis nia 1000-a parolsesio, inklude ĉiujn sesiojn de la provperiodo en 2016 kaj tiujn de la definitiva programo, lanĉita en januaro 2017.  La 1000a konversacio disvolviĝis inter nia litova kolegino Vida Kulikauskiene kaj nia nevo Piret/Luluu el Estonio. Gratulojn al ili ambaŭ.  Ni havas nun 61 geonklojn, el kiuj en 2018 laboris jam 21. Ĝis nun ni havis 130 genevojn, el kiuj 37 jam finis siajn studojn kun 10-20 sesioj, kaj  93 nun laboras aŭ pretiĝas ekhavi sesion. La kunlaborantoj venas el...

Legi pli...

1 ... 33 34 35 36 37 38 39 40 ... 174

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.