Novaĵoj

Jam 24 urboj kandidatiĝis por okazigi KER-sesion en 2018

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-07 19:09:06

Ni informas vin, ke la 16a de marto estas la limdato por peti permeson organizi KER-ekzamensesion kadre de la 7a Tutmonda Ekzamentago, organizota por la 16a de junio. Ni jam havas 16 urbojn el 11 landoj, kiuj indikis sian intereson. Pliaj 8 urboj kaj datoj estas jam konataj por individuaj sesioj. Ankaŭ al ili eblas aliĝi por paralela sesio, sed eblas peti apartan sesion por alia grandnombra aranĝo.  Kiu ajn, kiu volas kunlabori, bv kiel eble plej rapide kontakti Katalin Kovats.  Sed sciu, ke...

Legi pli...

Nederlandaj lernejanoj atendas viajn salutkartojn

Kategorio: Movado; Dato: 2018-03-05 17:01:10

Bonvolu sendi kuraĝigan karton al Esperanto-lernantoj en nederlanda Gimnazio. Mar-Janne  estas nova esperantistino, kiu lernis per Duolingo, lernu.net kaj nuntempe ekzercas sin pere de Ekparolu! Sed ŝi ne nur lernas, ankaŭ ekinstruis Esperanton en sia gimnazio, en Nimego (Nijmegen, Nederlando.) Ŝiaj lernantoj havas 10-11 jarojn, kaj frekventas transirklason inter la baza kaj la meza lernejo. La 35 lernantoj, tro talentaj por sidi en baza lernejo, sed ne sufiĉe aĝaj por eniri la mezan,...

Legi pli...

Novaĵoj pri RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-02-28 19:42:15

  Kvankam lastatempe ni ne raportis regule pri la venkintoj en la ludo RISKO, en tiu ĉi novaĵo ni resumas la unuajn du monatojn de 2018. Jam de longaj jaroj estas du ludantoj, kiuj arde konkuradas por la monataj kaj jaraj venkoj. Estas bone, ke nun en januaro venkis unu, en februaro venkis la alia. Ni kore gratulas al Valentin Melnikov (vmel) el Moskvo kaj Nicole Else (Nicolee) el Aŭstralio pro ilia senĉesa kaj brila ludo.  Restis nur unu monato ĝis la 5a datreveno de la...

Legi pli...

Kiu kaj kie deziras kunorganizi KER-sesion?

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-02-28 10:46:16

Baldaŭ finiĝos la eblo peti rajton organizi KER-sesion. Bv. vidi la datojn, eventuale aliĝi al iu sesio kaj organizi ekzamenon en via urbo, en via klubo. Se vi havas 5 kandidatojn jam povos okazi ĉe vi ekzamensesio.   Ni precipe por la tutmonda ekzamentago (16a de junio) atendas pliajn urbojn. Kontaktu min, se vi havas demandojn. Al la jam aprobitaj sesioj eblas aliĝi per klako al la urbonomo ĉe tiu ĉi paĝo: ...

Legi pli...

Varma vintra sesio en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2018-02-12 01:09:51

Kiel kutime, komence de la jaro (inter la 3 kaj 10a de februaro) okazis la vintra sesio de la Interlingvistikaj Studoj en UAM, Poznano. Alvenis 14 gestudentoj el 10 landoj (Ĉinio, Koreio, Brazilo, Usono, Turkio, Rusio, Francio, Hispanio, Germanio kaj Pollando). Post la konsultiĝo kaj ekzamenoj, lunde komenciĝis la kursoj de la dua semestro: Michael Farris prezentis la ĝeneralajn regulojn de morfologio kaj sintakso eluzante la sciojn de la diverslingva partoprenantaro. Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik enkondukis la studentojn en la duan periodon de esperanta literaturo. La multkultura...

Legi pli...

1 ... 31 32 33 34 35 36 37 38 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.