Novaĵoj
ILEI-kongreso en Madrido
Kategorio: Edukado; Dato: 2018-08-08 23:33:34
Kvankam iom malfrue, en la sekvaj tagoj ni raportos sinsekve pri la aranĝoj, kie edukado.net, pere de siaj redaktoro kaj kunlaborantoj faris programkontribuojn kaj reprezentiĝis dum la someraj monatoj. Pro la troaj programoj, laboro kaj la premaj, superhomaj temperaturoj la homfortoj sufiĉis nur por plenumado de la taskoj, kaj ne por ankaŭ raporti pri ili. Ni petas pardonon de ĉiuj legantoj.
Jen nia unua evento post la usona NASK-kursaro, la 51a Kongreso de ILEI en Madrido, Hispanio.
Nia...
Rekorda NASK-o en Usono
Kategorio: Edukado; Dato: 2018-07-13 20:51:14
Inter la 3a kaj la 12a de julio okazis la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), en la Nord-Karolina urbo Raleigh, en Usono. La kursaron ĉeestis 74 studantoj el diversaj ŝtatoj el Usono kaj el Kanado kaj Kolombio. La studado okazis en 4 studgrupoj. La porkomencantan grupon instruis Thomas Alexander el Usono. La eksterordinaran multnombran kaj laŭnivele larĝan grupon de mezniveluloj gvidis Katalin Kovats el Nederlando. La partoprenintoj de la supernivela kurso dividiĝis je du grupoj, pri literaturaj temoj prelegis Anna Löwestein el Britio kaj pri movadhistoriaj temoj José Antonio...
Bone sukcesis la 7a Tutmonda Ekzamentago
Kategorio: Edukado; Dato: 2018-06-20 18:06:28
La 16an de junio okazis la 7a Tutmonda Ekzamentago. Al ĝi aliĝis 153 personoj el 10 landoj. Pli ol la duono de la kandidatoj (82 ekzameniĝintoj) venis el aziaj landoj.
Entute en 16 lokoj atendis niaj kunlaborantoj la kandidatojn. La plej sukcesan varbadon faris la juna Inhye Gim, Ella (videbla sur la apuda foto), en Seulo kiu prelegante en pluraj universitataj grupoj kaj kluboj aligis 48 kandidatojn. Bedaŭrinde kaj ĉe ili kaj en Ĉinio en la ekzamentago okazis ankaŭ gravaj universitataj lingvoekzamenoj, tial 13 personoj...
KER-sesio en Kuritibo dum la Brazila Kongreso
Kategorio: Edukado; Dato: 2018-06-06 14:25:49
Ni kun ĝojo raportas pri plia KER-sesio, jam la tria en la jaro 2018.
Ĉi-foje la ekzamenoj okazis dum la a 53-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 38-a Kongreso de Brazila Esperantista Junulara Organizo, en la urbo Kuritibo, ŝtato Paraná, Brazilo. La ĉefan organizan laboron gvidis Ivan Colling, nia akreditigita ekzamenanto kaj plurfoja organizanto de KER-sesio en la sama urbo. La sesio okazis en CELIN, lingvoinstituto, ekster la kongresejo, ĉar tie la teknikaj kondiĉoj estis jam konataj kaj bonaj, kaj la evento donis eblon denove envolvi ne-esperantistan instituton kaj ties direktoron. Lokaj volontulaj junuloj...
Placo en la itala urbo Massa honore al la gefratoj Dazzini
Kategorio: Edukado; Dato: 2018-06-04 10:12:55
La 31an de majo en la itala urbo Massa okazis stratinaŭgura festo honore al konataj esperantistaj gefratoj Cattina kaj Mario Dazzini. Ekde nun placeto en la urbocentro de Massa portas ilian nomon kaj pruvas la agnoskon pri ilia agado por Esperanto flanke de la aŭtoritatoj.
Inter esperantistaj instruistoj precipe Cattina estis konata, ŝi ne nur instruis Esperanton en lernejo de Massa, sed inter aliaj agadoj ankaŭ estris la lokan asocion, estis fakdelegito, prizorgis la pli ol 6000-pecan librokolekton, fonditan de ŝia frato kaj transdonitan al la Ŝtata Arkivo, kreis rilaton kun la politikaj ...