Novaĵoj

Premio Deguĉi 2018 al Katalin Kováts

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-08-10 16:40:01

Gazetara Komuniko de UEA - N-ro 750 (2018-08-10) Premio Onisaburo Deguĉi estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto. Ĝi celas distingi meritajn agantojn, kiuj longtempe laboris per Esperanto por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj. Per decido de la Estraro de UEA, Premio Deguĉi de la jaro 2018 estas aljuĝita al: Katalin Kováts ...

Legi pli...

ILEI-kongreso en Madrido

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-08-08 23:33:34

Kvankam iom malfrue, en la sekvaj tagoj ni raportos sinsekve pri la aranĝoj, kie edukado.net, pere de siaj redaktoro kaj kunlaborantoj faris programkontribuojn kaj reprezentiĝis dum la someraj monatoj. Pro la troaj programoj, laboro kaj la premaj, superhomaj temperaturoj la homfortoj sufiĉis nur por plenumado de la taskoj, kaj ne por ankaŭ raporti pri ili. Ni petas pardonon de ĉiuj legantoj.  Jen nia unua evento post la usona NASK-kursaro, la 51a Kongreso de  ILEI en Madrido, Hispanio.  Nia...

Legi pli...

Rekorda NASK-o en Usono

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-07-13 20:51:14

  Inter la 3a kaj la 12a de julio okazis la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), en la Nord-Karolina urbo Raleigh, en Usono. La kursaron ĉeestis 74 studantoj el diversaj ŝtatoj el Usono kaj el Kanado kaj Kolombio. La studado okazis en 4 studgrupoj. La porkomencantan grupon instruis Thomas Alexander el Usono. La eksterordinaran multnombran kaj laŭnivele larĝan grupon de mezniveluloj gvidis Katalin Kovats el Nederlando. La partoprenintoj de la supernivela kurso dividiĝis je du grupoj, pri literaturaj temoj prelegis Anna Löwestein el Britio kaj pri movadhistoriaj temoj José Antonio...

Legi pli...

Bone sukcesis la 7a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-06-20 18:06:28

La 16an de junio okazis la 7a Tutmonda Ekzamentago. Al ĝi aliĝis 153 personoj el 10 landoj. Pli ol la duono de la kandidatoj (82 ekzameniĝintoj) venis el aziaj landoj. Entute en 16 lokoj atendis niaj kunlaborantoj la kandidatojn. La plej sukcesan varbadon faris la juna  Inhye Gim, Ella (videbla sur la apuda foto), en Seulo kiu prelegante en pluraj universitataj grupoj kaj kluboj aligis 48 kandidatojn. Bedaŭrinde kaj ĉe ili kaj en Ĉinio en la ekzamentago okazis ankaŭ gravaj universitataj lingvoekzamenoj, tial 13 personoj...

Legi pli...

KER-sesio en Kuritibo dum la Brazila Kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-06-06 14:25:49

Ni kun ĝojo raportas pri plia KER-sesio, jam la tria en la jaro 2018. Ĉi-foje la ekzamenoj okazis dum la a 53-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 38-a Kongreso de Brazila Esperantista Junulara Organizo, en la urbo Kuritibo, ŝtato Paraná, Brazilo. La ĉefan organizan laboron gvidis Ivan Colling, nia akreditigita ekzamenanto kaj plurfoja organizanto de KER-sesio en la sama urbo. La sesio okazis en CELIN, lingvoinstituto, ekster la kongresejo, ĉar tie la teknikaj kondiĉoj estis jam konataj kaj bonaj, kaj la evento donis eblon denove envolvi ne-esperantistan instituton kaj ties direktoron. Lokaj volontulaj junuloj...

Legi pli...

1 ... 26 27 28 29 30 31 32 33 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.