Novaĵoj

Forpasis la Nepo

Kategorio: Movado; Dato: 2019-10-10 07:25:45

 

Kun malfeliĉa koro ni anoncas al la esperantistaro, ke 

Ludoviko Kristoforo ZALESKI-ZAMENHOF, la Nepo
en sia 95-a jaraĝo forpasis la 9an de oktobro 2019, en Antony, apud Parizo.


Louis-Christophe (Ludoviko Kristoforo) ZALESKI-ZAMENHOF (naskiĝis la 23-an de januaro 1925 en Varsovio, forpasis la 9an de oktobro 2019 en Parizo) - estis la nepo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Laŭprofesie li estis inĝeniero. 


Li studis en Varsovia Politekniko 1946 – 49 kaj diplomiĝis kiel inĝeniero pri konstruado, sekve doktoriĝis pri teknologio de streĉbetono. En 1959 li translokiĝis al Parizo kaj daŭrigis sian profesian karieron en Francio kaj aliaj landoj, realigante konstruaĵojn sur tero kaj maroj. Lia alia kampo de laboro estis didaktiko en la Arkitektura Altlernejo en Parizo kaj Politekniko de Milano. Li publikigis multajn artikolojn kaj librojn pri sia fako. Post la emeritiĝo en 1993 li okupiĝis pri faka konsultado, ĉeestis sciencajn konferencojn kaj kongresojn, inkluzive de Esperanto-kongresoj. 

Pliajn detalojn pri lia riĉa vivo bv. legi en la Vikipedia prezento, verkita de Roman Dobrzyński.

Nia redakcio sincere kondolencas al la familio, speciale al la filino Margaret Zaleski-Zamenhof, nia aktiva membro kaj kontribuanto. 

Forpasis Mila van der Horst-Kolińska Al la listo Poznan: Interlingvistika sesio kun instruista trejnado

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.