Novaĵoj

Forpasis Baldur Ragnarsson

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-12-26 10:12:07

Ni kun malĝojo informas vin ke la 25an de decembro post longa malsano forpasis Baldur Ragnarsson. Baldur multe kontribuis ankaŭ al la materialoj en edukado.net. Li grandanime donacis al nia KLERIGEJO sian artikol-serion pri literaturo kaj je nia peto kompilis serion demovadhistoriaj lecionoj por RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net).  Baldur naskiĝis en la jaro 1930, en Islando. Estis diplomito pri islanda kaj angla lingvoj, gimnazia kaj universitata instruisto. Li estris reviziadon de la instruado de la islanda sur la baza kaj meza niveloj, laboris kiel lerneja ĉefinspektoro. Verkis islandlingve poemlibrojn...

Legi pli...

Nia zamenhof-festa skajpkunveno

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-12-15 12:20:57

La 15an de decembro 2018 en la matenaj horoj en Eŭropo edukado.net havis skajpan festokunsidon okaze de la Zamenhofa tago kaj la 17a datreveno de la paĝaro.  La kunsidon partoprenis tri el la kvin estraranoj de la Fondaĵo Edukado.net, nome Katalin Kovats direktoro, Sylvain Lelarge sekretario kaj estrarano Tamas Slezak (HU) kun sia edzino Edit, grandaj sponsoroj de la retejo. Nia honora gasto estis Margaret Zaleski-Zamenhof, kiu en la lastaj 4 monatoj multe uzas la servojn de nia retejo por pluperfektiĝi en la lingvouzo kaj intencas fariĝi aktiva kontribuonto de la movado.  ...

Legi pli...

Dek du novuloj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-12-14 22:46:46

Okaze de la naskiĝtago de edukado.net kaj de la Zamenhof-tago en 2018 nia redakcio 12 personojn enirigas en la Panteonon. Ili elstaras pro sia rekta instrulaboro, organizaj aktivecoj, akademiaj kaj lingvistikaj agadoj, aktiva kontribuo al la KER-ekzamenoj kaj pro verkado, eldonado de lerniloj kaj artikoloj en instrutemaj revuoj. La vivresumojn, kiujn la distingitoj mem sendis por la Panteono, vi povas legi sub ilia nomo.  Ni kore gratulas kaj deziras bonan sanon kaj pluan aktivecon al la novaj premiitoj kaj petas la membrojn sub ilia nomo lasi komentojn kaj gratulvortojn.  ...

Legi pli...

Vendiĝis la Zamenhof-puzlo - ni prepariĝas al la festo

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-12-12 02:24:36

Sojle de la Zamenhof-festo kaj la naskiĝdatreveno de nia retejo ni kun ĝojo informas vin ke nia Zamenhof-portreto, kiu konsistis el 120-puzlopecoj, sukcese vendiĝis. Ni kolektis per ĝi 12124,86 eŭrojn , kiun sumon ni elspezos por la modernigo de la retejo.Tiuj laboroj komenciĝos en la jaro 2019.  La puzlopecojn aĉetis ĉirkaŭ cent diversaj personoj. La plej granda donaco venis de nia delonga subtenanto, Synnöve Mynttinen el Finnlando , de kiu ni ricevis 2400 eŭrojn. Tiel estas ŝi kiu ricevos la fizikan puzlon. Ni aparte...

Legi pli...

Forpasis Ginette Martin, nia aktiva kontribuinto

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-12-10 17:46:12

Venis al la redakcio la tristiga mesaĝo pri la forpaso de elstara franca Esperanto-instruisto kaj tradukisto, aktiva membro kaj kontribuinto ankaŭ al nia retejo edukado.net. La 3an de decembro forpasis en sia 80-a jaraĝo Ginette Martin. Ŝi havis multajn meritojn pri Esperanto, ŝi klopodadis varbi kaj instrui la lingvon en sia ĉirkaŭaĵo. Sed ŝi kuraĝe entreprenis ankaŭ la tradukadon de esperantaj verkoj por konigi ilin al la franclingva publiko: La Zamenhof-strato ( La rue Zamenhof ), Kroata milita noktlibro ( Journal de...

Legi pli...

1 ... 22 23 24 25 26 27 28 29 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.