Novaĵoj

Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-04-29 01:51:25

 

Ni oficiale informas vin pri tio ke

la 9a Tutmonda Ekzamentago, planita por la 20a de junio estas prokrastita al la 28-a de novembro. Memkompreneble la ekzamenoj dum la kongreso kaj en la monatoj  junio, julio kaj aŭgusto same ne povos okazi. 

La kialo de la prokrasto estas la pandemio, kiu espereble post 6 monatoj ne malhelpos nin okazigi la ekzamenojn. La organizantoj akceptis la ŝanĝitajn datojn kaj ni aŭtomate transportos ankaŭ la jamajn aliĝilojn al novembro. Tiuj kandidatoj, kiuj ne akceptas tion, povas mem nuligi sian aliĝon aŭ peti tion ĉe ker-ekzamenoj(ĉe)edukado.net. 

Aldona novaĵo, sed nun tre bona, estas, ke ni komencis traktadon kun la budapeŝta ekzamencentro pri retaj skribaj kaj parolaj ekzamenoj, kiuj verŝajne realigeblos en la dua parto de tiu ĉi jaro. Pliajn detalojn pri la kondiĉoj kaj proceduro ni komunikos al vi espereble baldaŭ.

Pliajn informojn pri la ekzamenoj vidu ĉe la ekzamenpaĝo . Novajn sesiojn por novembro eblas peti ĉi tie.

Ekzercu vin por la ekzameno kun niaj geonkloj pere de Ekparolu! 

Jam 12 kronvirusaj intervjuoj Al la listo Zamenhof pri Zamenhof kaj Esperanto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.