Novaĵoj

Zamenhof pri Zamenhof kaj Esperanto

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-04-15 16:41:02

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

La 3an de marto Margaret Zaleski-Zamenhof havis la okazon prelegi pri Ludoviko Zamenhof, pri liaj idealoj kaj lingvo Esperanto. 

Margaret en aŭtuno 2019 eklaboris kiel ĝenerala kuracisto kaj adiktologo en prestiĝa psikiatria Kliniko de la Kastelo Garches en Parizo. En la kliniko regule okazas trejnadoj, prelegoj, kiujn la kuracistoj kaj flegistoj de la instituto okazigas inter si, unu por la aliaj kiel pluperfektigon. La temoj ĝenerale estas fakaj, sed ŝajne kelkfoje aperas ankaŭ prelegoj ekster medicinaj kampoj. 

Margaret ricevis la inviton prelegi pri Esperanto kaj ties utilo en la nuna tempo. La eblo prelegi pri Esperanto estis ĝojo por Margaret, tamen ne estis facile kunmeti unuhoran materialon, kiu rilatu ankaŭ al ŝiaj familio kaj praavo, kaj donu ankaŭ allogan trarigardon pri Esperanto. Katalin Kovats havis la ideon okazigi ankaŭ mallongan fulmkurson por ne nur informojn transdoni, sed ankaŭ gustumigi la lingvon. 

Kiam alvenis la tempo, fakte tagmanĝpaŭza horo la prelegsalono pleniĝis je kuracistaj kolegoj kaj flegistoj, alvenis ankaŭ la  laborantoj de la administraj kampoj de la instituto, eĉ la du direktoroj. Margaret kaj Katalin alterne rolis kaj en bonhumora etoso prezentis sian programon. La ĉeestantoj kun intereso sekvis la informojn kaj kun ĝuo elparolis kaj divenis vortojn kaj frazojn de la fulmkursa materialo. La salono havis kelkajn helpilojn, sur la muroj pendis simplaj frazoj kaj bildoj de la alfabeto, surtable kuŝis diversaj libroj kaj revuoj, kiuj allogis la intereson de la ĉeestantoj. 

Fine de la prelego la partoprenantoj ricevis la libreton Poŝamiko, informojn pri ebloj lerni la lingvon kaj kalendareton de Esperanto France. 

Teorie tiel devintus finiĝi la Esperanto-programo en la kliniko. Tamen ne tiel okazis. Post kelkaj tagoj oni petis permeson de Margaret aperigi informojn pri la prelego kaj publikigi niajn prezentaĵojn, kio en si mem ne estas kutimo en la klerigaj mardoj de la kliniko. Veras, ke pro la pandemio la ago iom malfruis, sed antaŭ kelkaj tagoj ni kun ĝojo vidis la raporton pri nia prelego sur la retejo de la instituto, kiu situas mem en Parizo kaj kiu havas aliajn filiojn ankaŭ en Britujo. 

Ni publikigas tiun ĉi raporton kun fiero kaj kun la celo instigi vin ĉiujn provi organizi prelegon pri Esperanto en via laborejo. 

Raportis: Katalin Kovats kaj Margaret Zaleski-Zamenhof  

Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj Al la listo UNU LECIONO PRI ESPERANTO POR ĈIU LERNEJANO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.