Novaĵoj
Tri KER-sesioj kun trideko da kandidatoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2019-05-10 13:45:20
Komence de majo okazis du KER-ekzamensesioj, ĉi-jare jam la 4a kaj la 5a.
En la franca kastelo de Greziljono, post unusemajnaj preparkursoj, okazigitaj kun tri lertaj kaj bonaj instruistoj, trapasis la ekzamenojn 14 personoj, el kiuj 12 ekzameniĝis ankaŭ parole.
La lokan organizan kaj gvidan laboron faris Jannick Huet. La parolsesiojn surloke estris Francois Lo Jacomo kaj gvidis el Svislando Mónika Molnár skajpe.
La alia ekzameno okazis en la triobla kongreso (Hispana, Andaluzia kaj Fervojista), aranĝita en la sud-hispana urbo Malago. Al la ekzameno...
Kalio kaj Moskvo estis la unuaj ekzamenlokoj en 2019
Kategorio: Edukado; Dato: 2019-04-07 23:26:27
La 6an kaj 7an de aprilo okazis la unuaj KER-ekzamenoj de la jaro 2019. La pioniraj lokoj estis Kalio en Kolombio kaj Moskvo en Rusio. En ambaŭ lokoj okazis jam ekzamenoj. En Kalio la 4an fojon estis sesio, dum en Moskvo la 9-an fojon. En tiu urbo estis ĝis nun la plej multe da ekzamenoj, sed nun estis nur la dua fojo kiam la rusaj kandidatoj povis trapasi ankaŭ parolan ekzamenon en la ĉefurbo.
Kvankam la nombro de la kandidatoj ne estis rekorda, kaj la organizantoj kaj la kandidatoj estis kontentaj pri la ekzameneblo....
Forpasis Gaby Tréanton en Bretonio
Kategorio: Edukado; Dato: 2019-04-07 18:48:59
Ĵus venis la malĝojiga informo el Bretonio, kie forpasis Gaby Tréanton, tre konata kaj ŝatata instruistino kaj aktivulo de nia movado. Gaby en majo estontus 100 jarojn aĝa. Pri ŝia vivo vi povas legi en nia Panteono .
Bonvolu lasi tie pensojn kaj memoraĵojn por ke ni konservu kiel eble plej multe da informoj pri la mirinda vivo de mirinda persono. Ripozu ŝi en paco!
Risko-raporto pri la unuaj tri monatoj de 2019
Kategorio: Edukado; Dato: 2019-03-31 23:48:58
Pasis la unuaj tri monatoj de la jaro 2019, sekve venis tempo raporti pri la ludo RISKO.
En januaro, februaro kaj marto ludis mezume 70 personoj.
En januaro gajnis la ludon Brilanto (Robert Bogenschneider) el Finnlando,
en februaro ChrisLewis (Christophe Lewis) el Britio kaj neoeinstein (Marcus Griep) el Usono kaj
en marto lawenda Krystyna Worobiej el Pollando estis la plej sukcesaj riskumantoj.
...
Jam 17 lokoj petis KER-sesion en 2019
Kategorio: Edukado; Dato: 2019-03-18 22:55:01
Laŭ la nuna stato en 24 lokoj de 17 landoj okazos KER-ekzamenoj en 2019. Inter tiuj por la unuaj du, en la kolombia Kalio kaj en la rusa ĉefurbo Moskvo komence de aprilo, ne plu eblas aliĝi. En ambaŭ lokoj...