Novaĵoj

Intervjuoj kun fakuloj pri la kronviruso

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-03-24 09:11:03

Ĉu vi sciis, ke la sekcio LIBERAJ STUDOJ ĉe la KLERIGEJO enhavas interesajn lecionojn pri diversaj temoj?

Hodiaŭ en la temo de Medicino, psikologio kaj sano ni aperigis novan lecionon, kies enhavo rilatas al la nova kronviruso kaj pandemio. 

En la ĉapitro ni planas publikigi filmojn, intervjuojn kaj materialojn rilate al la malsano kaj monda situacio. 

En nia unua intervjuo José Antonio Vergara, epidemiologo el Ĉilio, parolas pri la ekesto de la epidemio kaj ĝia kresko ĝis tutmonda pandemio. Li klarigas kiel kondutas la viruso, kiuj estas la danĝeroj, kiel ni povas efike protekti nin kontraŭ ĝi kaj ni pritraktas ankaŭ la diversajn strategiojn kiujn la unuopaj landoj elektis aŭ devis sekvi luktante kontraŭ la viruso.

En la dua filmo Katalin intervjuas Margaret Zaleski-Zamenhof kiu estas kuracisto en Parizo kaj laboris arde dum la pandemio, sekve, neeviteble kaptis la viruson kaj malsaniĝis. Ŝi rakontas pri la malfacila situacio de la kuracistoj en Francio, pri siaj malsaniĝo kaj malsano en ties 4a tago, kaj pri farendaĵoj kaj devoj de malsanuloj.

La tria intervjuo estas kun Amri Wandel, akademiano kaj estrarano de UEA. En la unua parto de la intervjuo Amri rakontas pri tio, kiel la Akademio de Esperanto rilatas al la nomo de la viruso. En la dua parto li prezentas siajn observojn kaj analizojn de la statistikaj indikoj rilate la disvastiĝajn tendencojn de la pandemio, kaj en la tria parto ni parolas pri la nuligitaj Esperanto-eventoj kaj pri la Universala Kongreso en Montrealo pri kies okazigo UEA jes ja pensas pozitive kaj faras ĉion eblan, eĉ partoprenigi virtuale ankaŭ tiujn, kiuj ne povos vojaĝi al Kanado.

En la kvara Kronvirusa intervjuo Katalin Kovats parolas kun Petro Baláž, kunordiganto de la organizo Edukado@Interreto konata kiel E@I.
E@I organizas ekzemple la mondskalan eventon, la poliglotan kunvenon, kiu devus okazi en majo 2020 kaj SES (Someran Esperanto-Studadon) por julio. En la intervjuo Petro rakontas la malfacilaĵojn kiujn ili alfrontas nun, fine de marto pri la neceso decidi ĉu la aranĝojn nuligi aŭ prokrasti, aŭ ĉu eblus tamen okazigi ilin? Katalin starigis demandojn ankaŭ pri la financaj kaj aliaj konsekvencoj de ajna decido, kaj je neokazigo de la aranĝoj pri la planoj rekompenci la aliĝintojn.

Ni invitas vin spekti la filmojn kaj eventuale solvi ankaŭ la rilatan teston en la KLERIGEJO. 

Al ĉiu ni deziras bonan reziston kontraŭ la viruso.  Katalin Kovats, redaktoro

Jen ligilo al la koncerna ĉapitro en la KLERIGEJO.   aŭ al ĉiuj filmoj de la serio en nia FILMEJO 

UNU LECIONO PRI ESPERANTO POR ĈIU LERNEJANO Al la listo EDU-jarraporto pri 2019 en la reto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.