Novaĵoj

Konsiloj por la provirusaj paŭzoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-03-16 20:47:08

Estimataj membroj kaj kolegoj, 

Sciante ke en plurdekoj da landoj estas krizsituacio pro la kronviruso kaj eble estos ankoraŭ en pliaj aliaj landoj, kies konsekvenco estas, ke pluraj Esperanto-aranĝoj estas kaj estos nuligitaj, sekve ni devas trovi manierojn ne lasi perdiĝi niajn kursanojn.  

Eĉ se vi ne povas fizike renkontiĝi, ne nepre necesas interrompi la instruadon kaj ekzercadojn. 

Nia retejo havas multajn eblojn por provizi la kursanojn per materialoj por ke ili ne enuu. Ni povas doni ankaŭ specialajn spacojn en la KLERIGEJO, kien eblas alŝuti serion de prelegoj kaj materialoj, se iu tiel volas rekompenci siajn perditajn kursanojn. Kontaktu nin, se vi bezonas kursospacon. 

Jen kion ni unuapaŝe konsilas al vi: 

Proponu al viaj kursanoj aliĝi al Ekparolu! kaj tie serĉi parolsesiojn, babili kun spertaj esperantistoj dise en la mondo. Tiuj renkontiĝoj portos interesajn kolorojn kaj spertojn en la studojn kaj ekzercojn de la kursanoj. Vidu nian reklamfilmon pri Ekparolu!

Estas pluraj interesaj materialoj en nia KLERIGEJO. La kursgvidantoj unue informiĝu, ekzemple en la sekcio LIBERAJ STUDOJ, elektu prelegojn, materialojn kaj studigu ilin al la kursanoj. Post tio eblos koresponde aŭ skajpe pridiskuti la spertojn, aŭ sendigi resumojn al vi kiun vi korektu. 

En YouTube oni povas paŝon post paŝo sekvi la filmkursojn de Mazi (ne nur por infanoj!) aŭ Pasporto al la tuta mondo. Kursgvidantoj orientiĝu, elektu kaj diskonigu la taskon al sia grupo. 

En la Filmejo estas filmitaj prelegoj, kursoj, interesaĵoj.

Tre utile estas aŭskulti la ĉiutage freŝajn elsendoj de Esperanta Retradio, kie la sondosierojn akompanas ankaŭ skribitaj tekstoj. La du elsendaĵoj de la 14a kaj 16a de marto temas ĝuste pri la kronviruso!!! 

La ludo RISKO ne donas longtempan okupon, sed ĉiutage povas iom klerigi ĉiujn el vi, instruistojn kaj kursanojn. 

Nia sekcio de Instrumaterialoj estas malfermata nur por tiuj, kiuj registris siajn kursojn, kontribuis iel al la kolekto aŭ sendis donacon. Nun, en la periodo de la kronviruso, ni pretos malfermi la sekcion por tiuj grupoj, kiuj volas studi tie. Ni petas la kursgvidantojn anonci tiun sian deziron kaj doni al ni la ensalutnomojn de siaj kursanoj. La pordo tre rapide malfermiĝos al vi ĉiuj. 

Per saĝtelefonaj aplikaĵoj oni povas ekzerci sin pri vortoj kaj esprimoj. Serĉu ekzemple Drops aŭ Memrise, aŭ uTalk

Nelastokaze ni diru, ke ankaŭ lernu.net kaj Duolingo atendas la kursanojn. 

Gravas ke vi ne lasu senkontakte viajn kursanojn kaj provizu ilin per konsiloj, taskoj eĉ en la devigaj paŭzoj.  

Rapidan senvirusiĝon ni deziras al la tuta mondo. 

Katalin Kovats, redaktanto de edukado.net

EDU-jarraporto pri 2019 en la reto Al la listo Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.