Novaĵoj

Kalio kaj Moskvo estis la unuaj ekzamenlokoj en 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-04-07 23:26:27

La 6an kaj 7an de aprilo okazis la unuaj KER-ekzamenoj de la jaro 2019. La pioniraj lokoj estis Kalio en Kolombio kaj Moskvo en Rusio. En ambaŭ lokoj okazis jam ekzamenoj. En Kalio la 4an fojon estis sesio, dum en Moskvo la 9-an fojon. En tiu urbo estis ĝis nun la plej multe da ekzamenoj, sed nun estis nur la dua fojo kiam la rusaj kandidatoj povis trapasi ankaŭ parolan ekzamenon en la ĉefurbo. Kvankam la nombro de la kandidatoj ne estis rekorda, kaj la organizantoj kaj la kandidatoj estis kontentaj pri la ekzameneblo....

Legi pli...

Forpasis Gaby Tréanton en Bretonio

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-04-07 18:48:59

    Ĵus venis la malĝojiga informo el Bretonio, kie forpasis Gaby Tréanton, tre konata kaj ŝatata instruistino kaj aktivulo de nia movado. Gaby en majo estontus 100 jarojn aĝa. Pri ŝia vivo vi povas legi en nia Panteono .  Bonvolu lasi tie pensojn kaj memoraĵojn por ke ni konservu kiel eble plej multe da informoj pri la mirinda vivo de mirinda persono. Ripozu ŝi en paco!  

Legi pli...

Risko-raporto pri la unuaj tri monatoj de 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-03-31 23:48:58

Pasis la unuaj tri monatoj de la jaro 2019, sekve venis tempo raporti pri la ludo RISKO.  En januaro, februaro kaj marto ludis mezume 70 personoj.  En januaro gajnis la ludon Brilanto (Robert Bogenschneider) el Finnlando,  en februaro ChrisLewis  (Christophe Lewis) el Britio kaj  neoeinstein  (Marcus Griep) el Usono kaj  en marto lawenda   Krystyna Worobiej el Pollando estis la plej sukcesaj riskumantoj.  ...

Legi pli...

Jam 17 lokoj petis KER-sesion en 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-03-18 22:55:01

                          Laŭ la nuna stato en 24 lokoj de 17 landoj okazos KER-ekzamenoj en 2019. Inter tiuj por la unuaj du, en la kolombia Kalio kaj en la rusa ĉefurbo Moskvo komence de aprilo, ne plu eblas aliĝi. En ambaŭ lokoj...

Legi pli...

La jarraporto pri 2018 estas preta

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-03-14 00:47:05

              Ni informas vin, ke la jarraporto pri la agado de edukado.net en la jaro 2018 estas preta kaj legebla.  La publika raporto  sen la detalaj financaj partoj elŝuteblas en la  dosierujo .  Se vi havas demandojn aŭ komentojn pri la raporto aŭ pri niaj agado kaj planoj, bv skribi...

Legi pli...

1 ... 20 21 22 23 24 25 26 27 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.