Novaĵoj

Rekorda monato en Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-06-30 23:11:06

Ni kun ĝojo anoncas al ĉiuj membroj de edukado.net ke en nia programo Ekparolu! ni ĵus finis rekordan monaton. Nia ĉi-monata sesio-nombro estis 110, kiu ne nur pli altas ol en kiu ajn monato ĝis nun, sed signife superas la antaŭan rekordon. En la lastaj tri monatoj kreskas la okazigitaj sesioj, kaj la nunaj 110 sesioj kompare al 96 en marto 2017 estas vere esperigaj.. La nunajn 110 sesiojn donis 25 geonkloj, el inter kiuj Paweł Fischer-Kotowski , kiu instruis 16 fojojn ĉi-monate. 

Al kio ŝuldiĝas tiu kresko nun? Estas kelkaj kialoj. Ni refreŝigis kelkajn reklamterenojn, en kiuj agadoj helpis nin ankaŭ niaj genevoj kaj geonkloj. Nia decido okazigi grupajn Zoom-sesiojn montriĝis bona kaj alloga maniero paroligi la genevojn.  Estas interese, ke la grupajn sesiojn partoprenas ĉiam almenaŭ 10 geonkloj kaj tiel ni faras ĉiam grandfamilian kunvenon. Tiajn lecionojn partoprenis jam sume ĉ. 40 genevoj; kelkaj el ili preskaŭ ĉiujn, senescepte. La regulo, ke tiuj lecionoj riceveblas nur por tiuj genevoj, kiuj jam havis 5 sesiojn, aktivigis dekon da genevoj. Tio videblas bone en niaj statistikaĵoj. Alia pozitiva influo estis agadoj de niaj du genevoj, kiuj multe varbis kaj preparis homojn por aliĝi kaj neviĝi. 
 Anthony Bodineau multe informas pri Ekparolu! en la Londona klubo kaj dum la kursoj por komencantoj, kiujn okazigas Anna Löwenstein kun la asisto de Anthony. Alia varbado okazas en Koreio, kie Ella (Inhye Gim), nia nevino kaj studentino en Poznan, instigis kaj helpis plurajn personojn aliĝi al Ekparolu!. Dankon al ili, kaj grandan dankon al Pawel kaj aliaj geonkloj, kiuj helpis dum la Zoom-sesioj. 

Do, la nunaj pozitivaj statistikaĵoj donas esperon je tio, ke la programo komencas plenumi la celojn, kiujn ni ĉe la kreo antaŭvidis. Pro tio ni mendis plurajn novajn funkciojn, kiuj pliriĉigos la funkciadon de la programo. 
En la estonteco monate almenaŭ unufoje ni planas okazigi grupajn kursojn, kaj daŭrigos plian informadon pri Ekparolu!. 

Faru ankaŭ vi. Jen nia paĝo:  https://edukado.net/ekparolu

Kaj nia reklamfilmo, kiun bv. spekti kaj dividi. 

Aliĝu al la virtuala ILEI-konferenco nun Al la listo Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.