Novaĵoj

Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-06-16 23:32:35

La Tutmonda Ekzameno, kiun ni planis por junio, bedaŭrinde ne povis okazi pro la pandemio.

Tamen meze de junio ni havis unusolan ekzamenon en La Chaux-de-Fonds (Svislando), en la lernejo Granda Ursino, kie 4 lernantoj trapasis ekzamenojn je B1 kaj B2 niveloj. La ekzamenon organizis surloke Mónika Molnár, la parolajn ekzamenojn okazigis Katalin Kováts kaj Ilona Koutny. 

La aliajn sesiojn ni ŝovis al novembra dato kaj la plimulto de la ekzamenlokoj konfirmis la pretecon ankaŭ en tiu tempo kunlabori. 

Eble estas ankoraŭ aliaj lokoj, kiuj volas okazigi sesion la 28an de novembro. Tiuj lokoj povas peti sesion per la formularo.

Aliĝi al la jam lanĉitaj sesioj eblas en la ekzamenpaĝo: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

La ekzamenkomisiono de UEA kune kun la budapeŝta ekzamencentro ORIGO, nuntempe laboras pri nova formo de la ekzamenoj, nome pri la komplete reta ekzameniĝeblo, kio signifos, ke eble jam ĉi-jare, sed certe ekde 2021 eblos trapasi ekzamenojn ankaŭ el propra hejmo. Por tio necesas, ke la kandidatoj havu la teknikajn ilojn, bonan retkonekton kaj plenumu ĉiujn aliajn postulojn. Pri la detaloj de la nova ekzamenformo Katalin Kovats planas paroli dum la virtualaj someraj aranĝoj, ekzemple en aparta sesio de la kongresa programo: KLERIGA LUNDO

Rekorda monato en Ekparolu! Al la listo Programoj kaj ebloj dum la pandemio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.