Novaĵoj
Forpasis Mila van der Horst-Kolińska
Kategorio: Edukado; Dato: 2019-12-11 10:46:17
Ni informas vin ke la 13an de decembro en maljunuldomo en Hago en sia 93a jaraĝo forpasis konata esperantistino Mila van der Horst-Koli ń ska, la "Patrino de Mazi".
Mila naskiĝis apud Vilno, en tiama Pollando, en 1927. Ŝi esperantistiĝis en 1960 kaj aktivis kiel esperantisto unue en la pola urbo Szczecin. En 1963 ŝi partoprenis sian unuan Universalan Kongreson, interalie por ekkoni Andreon Cseh kaj lian metodon, por kies disvastigo ŝi poste dediĉis sian vivon.
Mila geedziĝis en 1975 kun nederlanda esperantisto Gerard van...
Forpasis la Nepo
Kategorio: Movado; Dato: 2019-10-10 07:25:45
Kun malfeliĉa koro ni anoncas al la esperantistaro, ke
Ludoviko Kristoforo ZALESKI-ZAMENHOF, la Nepo
en sia 95-a jaraĝo forpasis la 9an de oktobro 2019, en Antony, apud Parizo.
Louis-Christophe (Ludoviko Kristoforo) ZALESKI-ZAMENHOF (naskiĝis la 23-an de januaro 1925 en Varsovio, forpasis la 9an de oktobro 2019 en Parizo) - estis la nepo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Laŭprofesie li estis inĝeniero.
Li studis en Varsovia Politekniko 1946 – 49 kaj diplomiĝis kiel inĝeniero pri...
Poznan: Interlingvistika sesio kun instruista trejnado
Kategorio: Edukado; Dato: 2019-09-19 22:13:22
La 7a grupo de interlingvistikaj studentoj atingis sian 3-an jaron en la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando).
10 partoprenantoj el 9 landoj (Francio, Rusio, Brazilo, Germanio, Usono, Sud-Koreio, Ĉinio, Hispanio kaj Pollando) povis specialiĝi pri instruado aŭ komunikado dum la sesio inter 14-20-a de septembro 2019.
Ĉi-lastan gvidis Ilona Koutny kun temoj pri internacia kaj interkultura komunikado instigante diskutojn en la grupo.
Kontribuis al la...
Estu gastigonto de la paŝ-karavano
Kategorio: Edukado; Dato: 2019-08-11 16:52:03
En nia antaŭa mesaĝo ni jam raportis pri nia nova projekto Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo kaj alvokis vin helpi kolekti monon, nome subteni la kilometrojn de Katalin por ebligi la realigon de la projekto. (Pri la planoj kaj la marŝado vi povas legi pli detale en la supre indikitaj ligoj.)
En tiu ĉi mesaĝo ni volas raporti pri la evoluo de la projekto kaj diskonigas alvokon por inkludi vin en la laboron.
La 4-taga marŝado, kiun Katalin kaj Sylvain partoprenis meze de...
Pri la someraj KER-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2019-08-05 13:35:36
Post la 8a tutmonda ekzamentago okazis 4 ekzamensesioj dise en la mondo. Ĉiu el ili ligiĝis al landa aŭ internacia aranĝo.
La unuan kompleksan sesion (skriban kaj parolan partojn) ni organizis dum la brazila kongreso, la 22an de junio en Goiânia . Tie ekzameniĝis 9 kandidatoj.
La dua ekzamentago estis en la usona Raleigh , dum la jubilea 50a NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro). En tiu aranĝo trapasis kompleksajn ekzamenojn 10 personoj, inter ili ankaŭ Margaret Zaleski-Zamenhof, la pranepino de Ludoviko Zamenhof.
...