Novaĵoj

Kontribuu al la 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI

Kategorio: Movado; Dato: 2020-05-15 12:57:41

ALVOKO AL PERSONOJ KUN PEDAGOGIAJ SPERTOJ 2020-05-13

Karaj gekolegoj, instruantoj, instruistoj !
Al ĉiuj, tra la sekciestroj tra la mondo
ILEI devas kunveni rete en julio anstataŭ ĉeesti ĉiuj kune en Kebekurbo kiel planite.

Ni planas vekiĝon, ni planas VEKI, la 53-an Virtualan Esperanto-Konferencon de ILEI.

Ĝi okazos en la sama semajno, tio estas de la 25-a ĝis la 31-a de julio 2020.


Jen vi povas vidi la programskizon ĉe www.ilei.info . Vi povos vidi, ke ni estos kune dum 13 horoj tage, tage kaj nokte, tra la tuta mondo samtempe de Kalifornio ĝis Japanio.
En tiu programskizo aperas tri sesioj en ĉiu tago. La Tago pri Pedagogio okazos la 30-an de julio 2020. Ni planas la sesiojn tiel, ke ĉiu nova kontribuo komenciĝu je plena horo. Do post prezento, prelego, estos tempo por demandoj kaj debato. La sesio tria, nomita Azia Mateno, de tiu Tago pri Pedagogio, jam havas sian programon.

Ni alvokas al instruantoj, instruistoj petante, ke ili sendu filmeton kun prelego pri iu el siaj spertoj ĝis la 30-a de junio. Daŭro : 30 min. Sekvos demandoj kaj debato. Povos esti ankaŭ kontribuoj en rekta enreta partopreno; por tio iu prelegonto povas skribi al Elisabeth Le Dru dirante: mi pretas paroli je tiu tago je tiu horo! Bonvenon! Por havi abundan debatan fazon, la formo rekta enreta partopreno estas preferinda.

La temoj de la prezentoj povas esti

1. Nova lernolibro, kiun vi uzas kaj pri kiu vi volus paroli, prezenti ĝin.
2. Preciza sperto dum instruado, kiu estis aparte interesa kaj povos interesi kolegojn.
3. Analizo de iu aspekto de nia lingvo kaj kiel instrui ĝin.
4. Ekzercotipoj, novaj inventaĵoj viaj.
5. Legolibro, kies legado aparte ravis vian klason.
6. Viaj bezonoj kiel Eo-instruisto
7. Viaj plej utilaj fontoj kiel Eo-instruisto
8. Via uzo de Juna Amiko en via instruado
9. ….

Bonvolu anonci vian partoprenon ĝis la 15-a de junio, kun nomo, titolo, daŭro. Ĉu antaŭe filmita, ĉu en rekta dissendo.
Ni kalkulas je via kontribuo por nutri niajn kunvenojn, kiuj okazos sur nova platformo nun en konstruo, io kiel zomo aŭ skajpo.
Sinjorino Le Dru kaj mi estas je dispono por respondi viajn demandojn, se vi havas demandojn.
En atendo kaj kun GIGANTA antaŭdanko,
amike
Mireille Grosjean
prezidanto  de ILEI

Kiel informiĝi pri kursoj kaj eventoj Al la listo Novaj instruformoj en Ekparolu!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.