Novaĵoj

Kiel informiĝi pri kursoj kaj eventoj

Kategorio: Movado; Dato: 2020-05-29 12:51:06


Esperantistoj deziras uzi la Internacian Lingvon por vojaĝoj, interkomunikado kaj amikiĝoj, kiuj nuntempe povas realiĝi ne nur reale, sed ankaŭ virtuale.
Antaŭ kelkaj jardekoj por scii pri aranĝoj kaj elekti el ili oni serĉis informojn en la paĝoj de la revuo Esperanto, aŭ ekde 1996 oni vizitis la retejon de Eventoj kaj trastudis ties kalendaron.
Ekde la jaro 2017 la movado havas novan diskonigan servon, kiu donas nuntempe plej multe da informoj pri la realaj kaj virtualaj aranĝoj en la tuta mondo. La retejo nomiĝas Eventa Servo (www.eventaservo.org). Ĝin kreis Fernando Ŝajani (BR), helpis lin Yves Nevelsteen (BE) kaj Robin van der Vliet (NL) per konsilado. La retejo de Eventa Servo en 2019 estis donacita al UEA.

Kiel Eventa Servo funkcias?
Oni povas per ĝi trovi Esperanto-eventojn ĉirkaŭ la tuta mondo kaj ilin listigi laŭ kalendaro, mapo kaj kartaro. Eblas filtri interalie laŭ kontinento, lando kaj urbo. Ankaŭ retaj eventoj aperas en Eventa Servo kaj eblas agordi lokan horzonon.
En la ĉefpaĝo de Eventa Servo ĉiam estas montrataj nur tiuj eventoj, kiuj okazas en la koncerna tago aŭ estonte.
Kiam evento estas registrita, la sistemo kreas daŭran ligilon al tiu specifa evento. Tiel oni povas diskonigi tiun ligilon tra sociaj retejoj kaj la sistemo konservos la eventajn informojn eĉ post ties fino. Pasintaj eventoj restas alireblaj kaj troveblaj en la arkivpaĝo de la retejo.
Eventa Servo estas senpaga kaj por la anoncantoj kaj por la serĉantoj. Ĝi same uzeblas per poŝtelefono kiel per komputilo, ĝi estas rapida kaj aspektas bele.
La sistemo estas kreita baze de malfermita kodo, tio signifas, ke iu ajn povas kontribui al ĝia disvolviĝo.
Nur por montri ĝian popularecon ni indikas ke ĝis aprilo 2020, 450 organizantoj de okazaĵoj jam registriĝis per www.eventaservo.org/r kaj ili disvastigis per la sistemo pli ol 4600 eventojn.
Ĉu vi jam uzas Eventan Servon por pli vaste diskonigi informojn pri via agado aŭ serĉi tiujn de aliaj? 

Programoj kaj ebloj dum la pandemio Al la listo Kontribuu al la 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.