Novaĵoj

UNESKO KURIERO pri la temo INSTRUADO

Kategorio: Movado; Dato: 2019-12-15 15:16:43

    La lasta numero de la UNESKO KURIERO 2019 enhavas multajn interesajn artikolojn pri instruado, edukado, lernejoj kaj instruista laboro.  Krom en la lingvoj angla, araba, ĉina, franca, hispana, portugala kaj rusa ĝi legeblas ankaŭ en ESPERANTO.  Ni konsilas al vi legi la bele ilustritan 45-paĝan revuon.  Ĝin vi povas atingi klakante al la apuda bildo.  ...

Legi pli...

Edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-12-15 13:52:52

Per la belega foto pri festokuko, alveninta el la hieraŭa festo dum la studsabato en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds, nia redakcio deziras al ĉiu belan Zamenhof-tagon kaj al edukado.net belan 18an naskiĝdatrevenon.  En multaj landoj tiu jaraĝo signifas "plenkreskiĝon". En okazo de iu hejmpaĝo fakte 18 jaroj estas "veterana aĝo", kies konsekvenco estas, ke necesas forta modernigo, kiu devos okazi en la sekva jaro.  Se vi deziras kontribui kaj helpi nin kiel eble plej bone moderniĝi bv. viziti la  Subtenpaĝon .  Korajn antaŭdankojn kaj...

Legi pli...

Kvin novaj virinoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-12-14 20:18:31

Okaze de la naskiĝtago de edukado.net kaj de la Zamenhof-tago en 2019 nia redakcio 5 personojn enirigas en la Panteonon. Tri el ili elstaras pro sia instrulaboro ĉe la programo Ekparolu!  , la aliajn du ni elstarigas pro ilia longdaŭra instruagado. La vivresumojn, kiujn la distingitoj mem sendis por la Panteono, vi povas legi, kiam vi klakas al ilia bildo kaj alvenas rekte al ilia prezento ĉe la Panteono. Ni kore gratulas kaj deziras bonan sanon kaj pluan aktivecon al la novaj...

Legi pli...

Membriĝu al ILEI - elŝutu libere IPR

Kategorio: Movado; Dato: 2019-12-11 12:04:28

Se vi instruas Esperanton aŭ gvidas grupon certe estus interese por vi membriĝi al ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kiu ĵus festis sian 70-jaran datrevenon.  La Ligo klopodas lertigi geinstruistojn kaj subteni instruantojn kaj havas tre bonan kunlaborrilaton kun edukado.net. ILEI havas revuon, kiu nomiĝas IPR (Internacia Pedagogia Revuo), kiu aperas 4-foje jare, rete aŭ en papera versio. Ekde 25 jaroj ĝin redaktas Jozefo Németh, kaj la numero 2019/4 estas la 100-a de li redaktata. Nun ILEI varbcele kaj libere disvastigas tiun jubilean numeron. ...

Legi pli...

Forpasis Mila van der Horst-Kolińska

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-12-11 10:46:17

Ni informas vin ke la 13an de decembro en maljunuldomo en Hago en sia 93a jaraĝo forpasis konata esperantistino Mila van der Horst-Koli ń ska, la "Patrino de Mazi".  Mila naskiĝis apud Vilno, en tiama Pollando, en 1927. Ŝi esperantistiĝis en 1960 kaj aktivis kiel esperantisto unue en la pola urbo Szczecin.  En 1963 ŝi partoprenis sian unuan Universalan Kongreson, interalie por ekkoni Andreon Cseh kaj lian metodon, por kies disvastigo ŝi poste dediĉis sian vivon.  Mila geedziĝis en 1975 kun nederlanda esperantisto Gerard van...

Legi pli...

1 ... 17 18 19 20 21 22 23 24 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.