Novaĵoj

Ĵus aliĝis nia 6000a membro!

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-11-28 11:06:41

Edukado.net ĵus ekhavis sian 6000-an membron. La nova ano devenas el Benino... varbita verŝajne de Mirejo.

Legi pli...

9a Tutmonda Ekzameno - malgraŭ la epidemio

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-11-28 08:47:40

Hodiaŭ, la 28-an okazas la 9a Tutmonda Ekzamentago, kiun partoprenas sepdeko da kandidatoj en 12 urboj de 9 landoj de kvar kontinentoj. Tutmondan ekzamenon kutime ni organizas en junio de ĉiu jaro, sed en 2020 ni devis prokrasti tiun pro la pandemio.  Entute aliĝis al la ekzameno 20 lokoj, kaj danke al Mirejo Grosjean ankaŭ en Afriko ni sukcesis lanĉi la unuan KER-sesion. Pro la viruso kaj plistriktiĝo de la reguloj 8 urboj devis retiriĝi je 2-3 semajnoj antaŭ la efektiva ekzamentago.  La 12...

Legi pli...

Pretas la Manlibro pri instruado - antaŭmendu ĝin!

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-10-28 15:50:05

 Estimataj, Mi kun fiero informas vin, ke ni finpretigis la Manlibro pri instruado de Esperanto, pri kies kompilado kaj redaktado mi okupiĝis dum tiu ĉi tuta jaro. Ĝi estos baza fakliteraturo kaj nemalhavebla helpo por ĉiu, kiu instruas Esperanton aŭ gvidas kursojn, klubojn de esperantistoj. La libron eldonas ILEI, Edukado.net kaj E@I kune.  Mi ankaŭ ĉi tie volas mencii la nemalhaveblan helpon, kiun la korekto-teamo de Edukado.net kaj la aliaj kunlaborintoj donis al mi por krei bonegan kvaliton. Ilian nomon vidu en la mendilo.  ...

Legi pli...

Bonvolu registri viajn kursojn, ankaŭ la virtualajn

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-10-07 23:40:53

Nia redakcio petas ĉiujn, kiuj gvidas kurson, instruas Esperanton, ĉu en movada aranĝo, ĉu en ajna tipo de lernejo, ili registru siajn kursojn en la KURSEJO .  Nuntempe la tutmonda situacio ŝajnas tre mizera, almenaŭ laŭ la registraĵoj.      Ekz. la 9 registritaj lernejaj kursoj funkcias en tri landoj: en Francio (7), en Litovio kaj Germanio po unu. Kaj jen la fino....

Legi pli...

Rekorda Interlingvistika Simpozio

Kategorio: Movado; Dato: 2020-09-20 14:23:59

La 5-a Intelingvistika Simpozio – organizata ĉiun 3-an jaron de la Interlingvistikaj Studoj de Adam Mickiewicz Universitato (AMU), en Poznano (Pollando) – sukcese okazis inter 17-18.09.2020. virtuale, kun la ĉefa temo: “ Rolo de lingvoj en interkultura komunikado ”. La celo estis kunvenigi esploristojn – esperantistojn kaj ne-esperantistojn – por prezenti siajn alirojn al interkultura komunikado, analizi la eblecojn kaj problemojn en la tereno de lingvistiko, lingvopolitiko kaj kulturo kaj komenci dialogon. Post la bonvenigo far la gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, prof. Ilona Koutny kaj malfermo far...

Legi pli...

1 ... 13 14 15 16 17 18 19 20 ... 174

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.