Novaĵoj
Prelegoj kaj seminario pri la Manlibro
Kategorio: Edukado; Dato: 2021-05-03 09:33:52
En decembro 2020 aperis la 4a eldono de la Manlibro pri instruado de Esperanto . Ĝi estas reredaktita, ampleksigita kaj enhavas multajn novajn informojn pri la evoluo de lingvolernigaj novaĵoj de la lasta jardeko.
Nun ni lanĉis novan sekcion en edukado.net, dediĉitan nur por la Manlibro kaj koncernaj informoj, aldonaĵoj.
En tiu paĝo vi povas legi ankaŭ pri la rilata, nun organizata somera evento.
Por ke la aĉetintoj pli bone komprenu la libron, havu helpon trastudi ĝin, kompreni kaj bone utiligi ĝin,...
Forpasis Andrzej Pettyn
Kategorio: Movado; Dato: 2021-04-24 13:07:07
Kun granda malĝojo ni informas la membrojn de edukado.net ke
la 23an de aprilo 2021 en la pola urbo Milanówek, post longa malsano forpasis konata esperantisto, plurjardeka kunlaborinto de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio kaj aŭtoro de plurdekoj da Esperanto-lerniloj
Andrzej Pettyn (1938-2021) .
Prezenton de lia vivo vi povas legi en nia Panteono kie ni bonvenigas ankaŭ viajn memoraĵojn pri li.
Sincerajn kondolencojn al la edzino Hanna, familianoj,...
Partoprenu la UNESKO-enketon pri edukado
Kategorio: Movado; Dato: 2021-04-12 22:19:30
UNESKO UNUAFOJE FARAS ENKETON PER ESPERANTO - UEA ALVOKAS ĈIUJN ESPERANTISTOJN PARTOPRENI
La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan...
Nova studgrupo pri Interlingvistiko startos en septembro
Kategorio: Movado; Dato: 2021-03-31 19:42:59
http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/index.html
La Adam Mickiewicz Universitato (AMU) en Poznano, unu el la plej signifaj polaj universitatoj, ofertas tri-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko kaj esperantologio. La internacia kursaro okazas en la Etnolingvistika Instituto, sub la gvido de Ilona Koutny kaj kun la kontribuo de elstaraj esperantologoj kiel Vera Barandovska-Frank, Tomasz Chmielik, Nicolau Dols, István...
Elŝuteblaj interlingvistikaj libroj el Poznano
Kategorio: Movado; Dato: 2021-03-17 19:31:43
Ni ĝoje anoncas, ke aperis du libroj el la elektitaj kaj prilaboritaj materialoj de la 5a Interlingvistika Simpozio en la nova eldonserio ”Cross-linguistic and Cross-cultural Studies” de la Etnolingvistika Instituto de AMU (Poznano, PL):
1. The Role of Languages in Intercultural Communication / Rolo de lingvoj en interkultura komunikado / Rola języków w komunikacji międzykulturowej (2020)
2. The Intercultural Role of Esperanto / Interkultura rolo de Esperanto /...