Novaĵoj

Surloke kaj distance, serioze kaj amike (interlingvistika sesio de AMU 17-23.09.22)

Kategorio: Movado; Dato: 2022-09-26 11:42:43

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

La dua jaro de la aktuala interlingvistika grupo travivis sian septembran sesion, parte surloke, parte distance – danke al Katalin Kováts, kiu prizorgis la hibridan sesion. Post la sabata konsultiĝo kaj dimanĉaj ekzamenoj sekvis la kurso de Michael Farris pri ĝenerala leksikologio kaj semantiko kaj la kurso de Ilona Koutny pri esperanta sintakso. La partopenantoj vigle malkovris la strukturon de esperantaj frazoj kaj analizis ilin.
En la dua parto de la semajno okazis interesa prelegaro de Vera Barandovska-Frank pri interlingvistiko al kiu kontribuis ankaŭ iuj gestudentoj kaj la kurso de István Ertl pri literaturo de la postmilita periodo kun analizo de la Infana raso.
Meze de la semajno, merkrede la grupo ekskursis al Toruno, kie lokaj esperantistinoj prezentis al ili la vidindaĵojn, gvidis ilin tra la etnografia muzeo, okazis vizito al la iama gimnazio de A. Grabowski, kaj la grupo konatiĝis kun la esperanta teatro Studio P.
Vendrede vespere komenciĝis la kultura festivalo Arkones (post du-jara paŭzo jam la 36a!), kiu per prezentoj kaj muzika programo amuzis la partoprenantojn, ebligis amikiĝojn kun ĉeestaj esperantistoj, alvenintaj el diversaj partoj de Pollando, sed ankaŭ el la najbaraj landoj, kiel ekz. Germanio. La instruistoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj abunde kontribuis al la kolora programo (vd.http://www.arkones.org/pl/program-godzinowy.)
Speciala evento estis la apero de la libro Esperanta kulturo redaktita de Ilona Koutny, kiu verkis la superrigardan enkondukan artikolon kaj prezentis ĝin dum Arkones. La populara libro – kun ĉapitroj de la instruistoj kaj studentoj de la Studoj – pruvas la vivan kaj koloran esperantan kulturon de artaĵoj tra la ĉiutaga kulturo ĝis la esperanta koncepto de la mondo.

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, UAM

Jen kelkaj fotoj pri la renkontiĝo.

Zoom-prelego pri la KER-ekzamenoj Al la listo Novembro: RETA KER-ekzameno je nivelo C2

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.