Novaĵoj
Interlingvistikaj Studoj de UAM en nova formo
Kategorio: Movado; Dato: 2021-09-26 20:32:48
La 8-an fojon startis la postdiplomaj interlingvistikaj studoj, kiuj dum 3 jaroj formas profesiajn esperantologojn, interlingvistojn. Tiuj studoj estas ankaŭ la sola universitatnivela trejnado de Esperanto-instruistoj. Ĉi-foje – pro la pandemio – la unua sesio okazis en hibrida formo, inter la 21a kaj 25a de septembro. Ĝis la sekvasemestra unusemajna renkontiĝo okazos ankoraŭ dufoje semajnfinaj retaj instruadoj, kiuj ebligos la inviton de eksteraj prelegantoj kaj vastan diskutadon pri la traktataj temoj.
La nuna grupo estas eksterordinara pro sia grandeco kaj multnacieco: 41 personoj el 21 landoj....
Esploro pri stilo kaj esprimoj en Esperanto
Kategorio: Movado; Dato: 2021-07-24 17:37:03
Esplorista grupo, gvidata de Mireille Grosjean, lanĉis enketon cele al esploro de la stilo kaj esprimoj en Esperanto en priskribo de iu realaĵo.
La esploristoj deziras vidi, kiom grandaj estas la diferencoj en la priskriboj, kiom influas la stilon la origino de la priskribinto.
Ni petas vin vidi la tri, sube publikigitajn, ilustraĵojn kaj elekti unu el la tri bildoj. Bonvolu priskribi tion, kio okazas sur la bildo. Uzu maksimume cent vortojn.
Vian tekston kun familia nomo, persona nomo kaj loĝlando (aŭ/kaj regiono) sendu ĝin al...
Prezento de la nova ekzamennivelo C2
Kategorio: Edukado; Dato: 2021-07-19 16:07:28
La 19an de julio okazis grava prelego pri la nova ekzamennivelo C2.
Katalin Kováts, redaktoro de la retejo edukado.net, nome de la C2-teamo de la paĝaro,
unuan fojon prezentis la rezulton de plurmonata faka laboro, kies celo estis ellabori kaj baldaŭ lanĉi la C2-ekzamennivelon.
La C2-teamon konsistigas kvar hungaraj virinoj (!), fakuloj pri lingvotestado: Márta Kovács, Zsófia Kóródy, Pálma Csiszár kaj Katalin Kováts mem. Fakte, ili estas la ellaborintoj kaj realigintoj ankaŭ de la ĝisnunaj KER-ekzamenoj. La teamo analizis kaj komparis plurcent paĝojn, rilatajn al la plej...
Programoj de edukado.net dum la kongreso
Kategorio: Edukado; Dato: 2021-07-16 18:38:29
Program-agendo de Edukado.net kaj Katalin Kovats dum la kongresa periodo
Tago
Dato
Komenco
UTC *
Fino
UTC
Prezentformo
Temo
Alirformo
...
Enketo pri lerniloj
Kategorio: Edukado; Dato: 2021-07-04 10:19:11
Estimataj Kolegoj,
Edukado.net lanĉis enketon pri la lerniloj, kiujn oni uzas nuntempe por INSTRUI Esperanton. Do, ni nun demandas NUR instruistojn .
Ni scivolas pri tio, kiuj lerniloj (libroj kaj aliaj materialoj) estas la plej popularaj kaj kial.
La eksplicitaj demandoj rilatas principe al internacie uzataj lerniloj, sed estas eblo listigi...