Novaĵoj

MONATO donacas abonojn por la KER-ekzameniĝintoj

Kategorio: Movado; Dato: 2022-10-09 20:07:25

Ni kun ĝojo informas vin ke la skipo de la revuo MONATO decidis subteni la KER-ekzameniĝintojn.
Laŭ la propono ĉiu, kiu en la jaro 2022 ĝis nun sukcese trapasis aŭ en novembro trapasos KER-ekzamenon, ricevos bitan abonon (PDF, ePub, Kindle, voĉlegitan version) de la revuo Monato. La sukcesintoj en B1 kaj B2-niveloj ricevos duonjaran, la sukcesintoj en la nivelo C1 kaj C2 tutjaran abonon.
Jam por tiu premio valoras trapasi la ekzamenon.

Restas nur tiu ĉi semajno aliĝi al la ĉeestaj ekzamenoj de la 15 lokoj de la Tutmonda Ekzamentago (26-27a de novembro) aŭ al la C2-nivelaj retaj ekzamenoj.
Jen la aliĝilo: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

Konsciu, ke ankaŭ kelkaj landaj asocioj (kiel la brita kaj la franca) proponis subvencion por la ekzameniĝontoj. Informiĝu ĉe via landa asocio. 

Klaku al la foto por iri al la paĝaro de MONATO. Vi povas viziti ankaŭ ilian FB-paĝon.

Dankon al la teamo de MONATO!

Komenciĝis la C2-retaj KER-ekzamenoj Al la listo Zoom-prelego pri la KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.