Novaĵoj
Naskiĝtaga rendevuo
Kategorio: Edukado; Dato: 2021-12-12 20:19:49
https://us02web.zoom.us/j/82792103325
Helpu al edukado.net - naskiĝtaga mesaĝo
Kategorio: Edukado; Dato: 2021-11-26 22:46:13
Precize post 20 tagoj, la 15an de decembro estos edukado.net 20-jara.
Esti dudekjara por retejo signifas esti maljuna, kun limigitaj kapabloj, esti malfleksa kaj apenaŭ evoluigebla. Edukado.net bezonas esti rekonstruata.
Katalin Kovats, la redaktoro, per filmita mesaĝo turnas sin al la membroj por ekscii ilian opinion pri la retejo, iliajn preferojn kaj la uzkutimojn. La informoj influos la decidon pri la estonteco de la paĝaro.
La estraro de la fondaĵo turnis sin al la plej...
Kiom da Esperanto-kursoj funkcias nun en la mondo?
Kategorio: Edukado; Dato: 2021-11-25 11:31:22
La kursejo de edukado.net jam de multaj jaroj invitas la kursestrojn registri siajn kursojn kaj tiumaniere raporti pri sia agado, ebligi tutmondan kunlaboron, kolektadon de spertoj kaj materialoj. La informoj pri instruado de Esperanto tre ofte helpas la aktivulojn por konvinki instancojn pri utilo kaj uzo de Esperanto, pri enkonduko de la internacia lingvo en lernejojn. Je kandidatiĝo por subvencioj kaj partopreno en internaciaj projektoj tre helpas nin, kiam ni povas vidigi la statistikaĵojn pri la mondvasta instruado de Esperanto. Tion ni povas fari nur se la gvidantoj de la kursoj registras siajn agadojn....
Interkultura renkontiĝo kadre de la Interlingvistikaj studoj
Kategorio: Movado; Dato: 2021-10-27 23:04:14
Post la septembra starto de la nova interlingvistika grupo ni raportis pri la grandnombra kaj multkultura partoprenantaro: 41 partoprenantoj el 21 landoj; 21 studentoj venas el Eŭropo (Britio, Ĉeĥio, Francio, Hispanio, Hungario, Italio, Kroatio, Norvegio, Pollando, Rumanio, Rusio, Slovakio) kaj 20 el naŭ ekstereŭropaj landoj (Brazilo, Ĉilio, Ĉinio, Indonezio, Irano, Koreio, Kubo, Pakistano, Vjetnamio). Tio estas bonega kaj natura bazo por interkulturaj kaj interlingvaj komparoj tra Esperanto, kio jam komenciĝis dum la kursoj pri Esperanta kulturo kaj Fonetiko . ...
Premio Maŭro La Torre
Kategorio: Movado; Dato: 2021-09-29 07:29:55
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis profesoron Mauro La Torre honora membro de ILEI.
La esplor-kampoj estas:
Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj
Interkultura edukado per Esperanto
Instruado de Esperanto kaj iloj...