Novaĵoj

Forpasis Sophia Mensen (NL)

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-02-01 14:22:54

Ni kun malfeliĉo sciigas al vi, ke en januaro 2023 forpasis en Nederlando Sophia Mensen. Ŝi estis Cseh-instruistino, gvidanto de kursoj en Nederlando, Francio kaj Germanio. Antaŭe ŝi aktive agadis en ILEI. Ŝi en la sepdekaj jaroj insruis Esperanton ankaŭ en la Montessori lernejo, kies direktorino ŝi estis. 

Meze de la 70-aj jaroj S-ino Mensen kontribuis kun siaj 21 lernantoj el Soest al la fama dujara lerneja eksperimento, organizata de Szerdahelyi, cele al la scienca pruvo de la propedaŭtika valoro de Esperanto. Ĝin partoprenis dek unu lernejoj: St. Gerard (Belgio), Hannebont kaj Le Mans (Francio), Soest, Waalwyk kaj Wormer (Nederlando), Ateno (Greklando nur dum unu jaro), Peine, Balge kaj Dollbergen (Germanio) kun entute 327 lernantoj. Pri la tuta eksperimento legu ĉe la raporto Helmuth Sonnabend: Esperanto: lerneja eksperimento.

Multajn el la instruhelpiloj, kreitaj de Sofino, ŝi jam antaŭ pluraj jaroj donacis al la redaktoro de edukado.net, kaj nun ĉiuj ŝiaj Esperanto-libroj estas transprenitaj. Ili riĉigas la kolekton de nia retejo kaj ties redaktoro, parte servos ankaŭ kiel librodonacoj por diversaj agadoj. 

Sofino Mensen jam de 2010 estas en nia Panteono, kie vi povas postlasi memorpensojn.

Sincerajn kondolencojn al ŝia familio, speciale al la filino, genepoj kaj pragenepoj. Ripozu ŝi en paco. 

Denove okazos retaj KER-ekzamenoj en junio Al la listo KER-raporto pri la Tutmonda Ekzamentago kaj tutjara agado

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.