Novaĵoj

Denove okazos retaj KER-ekzamenoj en junio

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-02-10 22:11:15

 

KER-Ekzamena Centro de UEA informas vin pri tio, ke en junio denove okazos retaj KER-ekzamenoj en tri niveloj:

  • la   3-an de junio je nivelo C1;
  • la 10-an de junio je nivelo B2;
  • la 17-an de junio je nivelo B1.

Dum la kongreso en Torino eblos trapasi ekzamenojn ĉeeste je ĉiuj kvar niveloj B1, B2, C1 kaj C2. La plej alta nivelo povos okazi kondiĉe ke aliĝos minimume 15 kandidatoj. 

Parale kun la kongresa C2-ekzameno ni ebligos al la forestantoj ankaŭ rete trapasi la C2-ekzamenon. Tiu ekzameno okazos samtempe un la dumkongresa papera ekzameno. 

Novaĵo estas ke se iu aliĝas al ajna sesio (reta aŭ kongresa), tiu havos eblon trapasi la individuan intervjuon (duonon de la parola ekzamenparto) rete en antaŭe rezervebla tempo en monatoj majo, junio, julio, aŭgusto kaj septembro kaj ni aldonos ties rezultojn al la ĉefekzameno. Petu konsilojn ĉe la organizantoj.

Informojn pri la ekzamenoj vi povas legi en la ekzamenpaĝo: https://edukado.net/ekzamenoj/ker

kaj eblas partopreni ankaŭ preparsesiojn, kie ni klarigos la teknikajn kondiĉojn, la strukturon kaj taskotipojn de la ekzamenoj, konsilos ankaŭ pri la elekto de la ĝusta nivelo kaj preparteknikoj.

La unua Zoom-preparsesio okazos jam fine de februaro. Vidu ankaŭ la aliajn en la paĝo de la preparsesioj.

Atentu, por partopreni la sesion, necesas registriĝi.

Se vi tuj ŝatus aliĝi al la ekzamenoj, jen la paĝo: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj .

Pliajn informojn petu ĉe ker-ekzamenoj(ĉe)edukado.net

Forpasis Halina Komar en Pollando Al la listo Forpasis Sophia Mensen (NL)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.