KER en Graz

 

Ekzamenebloj por la partoprenantoj de la 

111a Universala Kongreso en Graz, Aŭstrio

Vi povos trapasi ankaŭ la novan nivelon: C2.

Aliĝilo al la ĈEESTAJ ekzamenoj en Graz (B1, B2, C1 kaj C2)

Aliĝilo al la RETAJ C2-ekzamenoj 

Detalaj informoj pri la KER-ekzamenoj 

Ĝisnunaj 2888 KER-sukcesintoj 

La skriba kaj aŭskultkomprenaj testoj okazos vendredon,

la 7-an de aŭgusto. Horaro.

Pri la individuaj parolintervjuoj ni kontaktos vin.

Por pliaj informoj skribu al

ker-ekzamenoj(ĉe)edukado.net

     

En C2-nivelo paralele kun la paperaj ekzamenoj de la kongreso estos ankaŭ RETAJ ekzamenoj, sed en la aliaj niveloj okazos nur paperaj ekzameno, kiujn necesas trapasi surloke. 

				
Por la retaj ekzamenoj necesas pluraj preparpaŝoj, teknikaj provoj. Post la ALIĜO ni kontatos vin kun la sciendaĵoj. 
KER-ekzamenoj de UEA je kvar nivelojUEA denove okazigas dum la kongreso ekzamenojn, bazitajn je la Komuna Eŭropa Referenckadro. Estos ekzamenoj je la konataj niveloj B1, B2, C1 kaj C2.Je ĉiu nivelo okazos skribaj kaj parolaj ekzamenpartoj. Ĉi-lastaj konsistas el aŭdkomprenaj taskoj kaj antaŭkomisionaj buŝaj ekzamenoj (intervjuoj). La priskribo de la enhavo kaj la postularo pri la unuopaj ekzamenniveloj konsulteblas en la ekzamenpaĝo.

La ĉefa ekzamentago estos vendredo, la 7a de aŭgusto, kiam okazos laŭvice la skribaj kaj aŭdkomprenaj ekzamenoj je ĉiuj niveloj.
La nombro de lokoj por la parolaj intervjuoj dum la kongreso estos limigita, sed eblos trapasi ilin rete, pere de Zoom je unu monato ankaŭ antaŭ kaj post la kongreso. Fruaj aliĝintoj havos pli da ebloj elekti sian ekzamentempon. Interesiĝantoj povas peti ekzamenspecimenojn ĉe https://edukado.net. Pliajn informojn (postuloj, prezoj, statistiko, aliĝilo ktp) legu ĉe la KER-paĝo aŭ petu ĉe la adreso de ker-ekzamenoj.

Aliĝi necesas antaŭ la ekzameno.
La 15a de junio estas la limdato por aliĝi al la kongresaj ekzamenoj kaj pagi la kotizon. Koncerne la C2-nivelon ĝis tiu dato necesas, ke kuniĝu minimume 12 kandidatoj, aliokaze la sesio en tiu nivelo ne povos okazi.
La ekzamenkotizoj varias laŭ la landkategorioj de la membrokotizoj de UEA. Pri la pagenda sumo kaj pagmanieroj atendu la fakturon de UEA.

Por dumkongresa aliĝo kaj/aŭ pago estos kalkulataj kromkostoj.

Subvencioj:
Ni atentigas ke TEJO kaj edukado.net kaj kelkaj landaj asocioj (ekz. la franca, brita kaj usona) disponigos subvenciojn por siaj kandidatoj.

Prepar-sesioj
La teamo de edukado.net okazigos en majo preparsesiojn rete, kaj en la programo de la Kleriga Lundo Katalin Kováts, gvidanto de la KER-Ekzamena Centro, okazigos informprogramon pri la sesioj, dum kiu eblos vidi specimenojn, ricevi konsilojn kaj starigi demandojn.

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.