Novaĵoj pri nivelo C2

La KER-ekzamenoj de UEA eniras novan fazon

Ekde 2008, pere de sia Komisiono pri Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), konsistigita de Katalin Kováts (gvidanto), Zsófia Kóródy kaj Renato Corsetti, UEA funkciigas la unulingvan KER-ekzamensistemon pri Esperanto por la niveloj B1, B2 kaj C1. La sistemo estis konstruita laŭ la kriterioj de la Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo (ALTE), ĉe kiu Zsófia Kóródy estas reprezentanto de UEA. Ĝi funkcias kunlabore kun Edukado.net kaj estis validigita de la ŝtata ekzamencentro ITK (nuntempe ORIGO) de la Universitato Eötvös Loránd de Budapeŝto (Hungario). Ekde la funkciigo de la sistemo UEA kontrakte kunlaboris kun ORIGO por la okazigo de la ekzamenoj kaj en tiu 12-jara periodo sukcese ekzameniĝis 2463 personoj el 76 landoj.

Komence de 2021 UEA pere de sia komisiono eklaboris por enkonduki du novajn erojn en la ekzamensistemon: aldoni la plej altan nivelon (C2) kaj ebligi al kandidatoj trapasi plene rete la ekzamenojn. Pro internaj aferoj ORIGO komunikis al UEA nekapablon tion disponigi en baldaŭa periodo kaj de tio la partioj interkonsentis fini la kunlaborkontrakton, lasante al UEA la rajtojn pri la validigita ekzamensistemo. Tiel, por plenumi la atendojn pri la novaj eroj, teamo formiĝis kadre de Edukado.net por ellabori la postularon kaj la modelajn testseriojn de la nova nivelo. La membroj de tiu teamo estas tiuj, kiuj dekomence ellaboris kaj funkciigis la unulingvajn Esperanto-ekzamenojn ĉe la budapeŝta ekzamencentro, nome Katalin Kováts, Pálma Csiszár, Márta Kovács kaj Zsófia Kóródy, ĉiuj diplomitoj de la Esperantologia Fako ELTE en Budapeŝto kaj mem ekzamenistoj kaj testverkantoj de ORIGO. Tiu teamo dum la jaro ellaboris la novan nivelon C2, pri kio okazis prezento dum la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto. Aldone ili ankaŭ desegnis kaj kreis helpe de ekstera programisto Anthony Bodineaula teknikajn eblojn por okazigi plene rete la ekzamenojn.

Por doni ankaŭ novan organizan strukturon al la ekzamensistemo UEA komencis trakti kun la Akademio de Esperanto (AdE) pri kunlaboro por agnosko kaj funkciigo de la ekzamenoj, laŭ kiu AdE povos kontroli la sistemon kaj validigi la ekzamenojn por la nivelo C2. UEA rekonas inter la akademianoj elstarajn fakulojn, kiuj profesie okupiĝas pri lingvo kaj ekzamenado ĉe internacie renomaj universitatoj, kaj taksas, ke la akcepto de AdE por tiu kunlaboro donos ne nur pli grandan prestiĝon, sed ankaŭ internaciecon kaj garantion pri la valideco de la C2-ekzamenoj. Aldone tiu kunlaboro juste reliefigos la rolon de AdE en la historio de la KER-ekzamenoj de UEA, por kiuj efektive jam pluraj akademianoj estis rektaj kunlaborantoj.

Por sekurigi la validecon de la plene reta ekzameniĝo UEA estas en kontraktprocezo kun la firmao ProctorExam, kun sidejo en Nederlando. La firmao kunlaboras kun diversaj universitatoj kaj institucioj, i.a. kun la Universitato de Leiden, por reta ekzamenado, ĉefe pri lingvoj, kaj la kunlaboro sekvos ĉiujn teknikajn kaj leĝajn postulojn.

Retrorigarde, la paŭzo de la ekzamenoj pro la pandemio utilis por firmigi la novajn erojn kaj la jaro 2021 funkciis kiel transirperiodo por tiu nova fazo. Laŭplane la procedoj por la agnosko fare de la Akademio finiĝos dum la jaro 2022, kiu markos la rekomencon de la ekzamenoj. Unuaj provoj de la reta ekzamenado okazos por la nivelo C2, jam en decembro 2021 kaj januaro 2022, por fermita grupo el interesatoj, kiuj sin anoncis dum 2021 per enketo entreprenita de la KER-ekzamena Komisiono de UEA kaj Edukado.net.

UEA daŭre kunlaboros kun Edukado.net, kies redaktoro, Katalin Kováts, restas taskita pri la organizado de la ekzamensesioj kaj kunordigo de la laboro inter la kunagontaj partneroj. La retejo de Edukado.net restos la loko, kie interesatoj trovos la necesajn informojn kaj povos aliĝi al la ekzamenoj. La nova fazo daŭre kalkulos je la ĉeestaj ekzamenoj en Universalaj Kongresoj kaj aliaj grandaj eventoj kaj konservos la tradicion de la Tutmonda Ekzamentago, ebligante paralelajn ekzameniĝojn samtage en pluraj lokoj en ĉiuj mondopartoj.
La novaj ŝanĝoj povos rezultigi redukton de la ekzamenkotizoj, kreskigante la inkluzivecon de la sistemo, aldone al tio, ke la reta ekzamenado postulos nek vojaĝojn nek presadon. Tiu aspekto kontribuas ankaŭ al la redukto de paperuzo kaj energiuzo por transporto, se oni preferas ekzameniĝi dehejme. Dum la unuaj testoj kaj okazigo de la reta ekzamenado UEA same atentos pri eventualaj malfacilaĵoj por homoj en landoj kun limigita retkonekto kaj pri kiel agadi por venki tiujn barojn. UEA estas aparte danka al sia KER-Ekzamena Komisionoj kaj al Edukado.net kaj kunlaborantoj, sen kies laboro kaj kunlaborigoj ne estus eble venigi al la Esperanto-movado tiujn novajn atingojn.

Fonto: Gazetaraj komunikoj de UEA: N-ro 1001 (2021-12-14)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.