Specimenoj

 

Ekzamenspecimenoj pri niveloj B1, B2 kaj C1 troveblas en la sube elŝutebla libro. 

Specimenoj pri C2-ekzamenoj elŝuteblas ĉi tie

 
Esperanto de nivelo al nivelo - ekzamenspecimenoj por la novtipaj KER-ekzamenoj

En januaro 2009 aperis detala gvidlibro Esperanto de nivelo al nivelo pri la novtipa ekzamensistemo, en kiu oni povis legi ĉion pri la ekzameno, pri la postuloj, kaj povis trovi du seriojn de specimenoj kaj pri la skribaj kaj pri la parolaj ekzamenoj je ĉiuj tri niveloj. 

Tiu libro ne plu aĉeteblas ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe aliaj libroservoj. Tial 

kun la permeso de ELTE ORIGÓ Nyelvi Centrum -

la hungara lingvoekzamena centro -

ni aperigas retan version de la reredaktita libro,

kiun vi libere povas elŝuti.  Elŝutu ĝin klakante al la bildo de la libro.

Jen la sondosieroj por la testoj en la libro:

B1: Aŭdkomprena teksto

B2: Aŭdkomprena teksto

C1: Aŭdkomprena teksto

Ni petas vin ne republikigi la libron en alia loko, ĉar ni de tempo al tempo

modifas ĝin kaj tial ni ne povas garantii en aliaj paĝoj la plej aktualan version.

Por disvastigi ĝin ĉiam indiku tiun ĉi paĝon.  

Bonan prepariĝon kaj sukcesan ekzameniĝon!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.